Pli ol 4 800 volontuloj servos por la 3a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio
Volontuloj el Donghua-a Universitato
Volontuloj en la ceremonio
Volontulo fotanta en la ceremonio
La 18-an de oktobro, pli ol 4 800 volontuloj faris ĵuron por servi por la 3a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (CIIE). 500 el ili partoprenis la ĵuran ceremonion en la Nacia Centro por Kunveno kaj Ekspozicio en Ŝanhajo, kie okazos la 3a CIIE, kaj pli ol 4 300 partoprenis la "surretan ĵuron".
Laŭ raportoj, 671 el la volontuloj partoprenis en servado por CIIE, kaj 871 servis por preventado kaj regado de la epidemio de KOVIM-19. Dum la ĉi-jara CIIE, pli ol 3 700 volontuloj servos por gvidado kaj konsultado surloke, komunikado kaj akceptado, informado, administra garantio, urĝa savado, diskonigo pri preventado de la epidemio de KOVIM-19 ktp.
Fotoj: Liu Ying, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua
Redaktoro: Han Xin
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat