El Popola Ĉinio>头条新闻>

Terpentraĵo kun felisa desegno trovita en Peruo

| 2020-10-20
Bookmark and Share


La 16an de oktobro la perua ministerio pri kulturo anoncis, ke nova terpentraĵo estis malkovrita en la fama dezerta regiono Nazca. Pli antikva ol la famaj Nazca-terpentraĵoj, ĝi estas felisa desegno longa je 37 metroj. Ĝi apartenas al la malfrua periodo de la kulturo Paracas.


Laŭ novaĵo de la perua RPP, multaj Nazca-terpentraĵoj riskas malaperon pro natura erozio. Peruaj arkeologoj kaj teknikistoj hazarde trovis tiun ĉi terpentraĵon dum renovigo de terpentraĵoj en Nazca.


Surbaze de ĝiaj trajtoj, fakuloj opinias, ke la terpentraĵo apartenas al la malfrua periodo de la kulturo Paracas, kun historio de pli ol 2 000 jaroj. La felisaj desegnoj estas ofte troveblaj sur argilaĵoj kaj teksaĵoj de Paracas.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments