El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japanio planas starigi sancentron en la Olimpika Vilaĝo

| 2020-10-20
Bookmark and Share


La Organiza Komitato de Tokiaj Olimpikoj konsideras starigi sancentron por suspektaj kazoj de KOVIM-19 en la Olimpika Vilaĝo venontjare. 


Japana novaĵagentejo Kyodo raportis en la 17-a de oktobro, ke laŭ pluraj koncernaj oficialuloj, la komitato planas starigi sancentron ekster ordinaraj klinikoj en la Olimpika Vilaĝo por trakti suspektajn kazojn de KOVIM-19. Krome ĝi konsideras starigi sendependan test-sistemon por spuri la kaŭzon de infekto. 


Samtempe la komitato estigos specialan fakon, kiu kolektos informojn pri la epidemio de KOVIM-19 kaj servos kiel la ĉefsidejo por trakti la epidemion dum la Olimpikoj. 


Pro la epidemio, la Tokiaj Olimpikoj, kiuj devintus okazi en ĉi-jara somero, estos malfermitaj la 23-an de julio 2021, kaj la funkciada tempo de la Olimpika Vilaĝo reduktiĝos je du tagoj. Laŭ la novaĵagentejo Kyodo, oni atendas, ke tiam pli ol 10 mil homoj loĝos en la Olimpika Vilaĝo. Pli frue ĉi-monate en kunveno okazinta en la oficejo de japana ĉefministro, la komitato pridiskutis kiel eviti propagiĝon de la epidemio en restoracioj kaj aliaj komunaj spacoj de la Olimpika Vilaĝo. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments