El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉiuj partoprenantoj de la 3-a ĈIIE devas ricevi nukleacidan testadon

| 2020-10-19
Bookmark and Share

La 3-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) okazos en Ŝanhajo inter la 5-a kaj 10-a de novembro.


Laŭ Plano pri Preventado kaj Regado de KOVIM-19 dum la 3-a ĈIIE publikigita en la 11-a de oktobro, ĉiuj eksterlandaj partoprenantoj devas kvaranteni 14 tagojn en difinitaj hoteloj. Ĉiuj partoprenantoj kaj laborantoj devas montri ateston pri nukleacida testo farita en la lastaj 7 tagoj, kiam ili unuafoje eniras en la eksponejon.


Eksterlandaj gravaj gastoj kaj partoprenantoj el altriskaj regionoj de Ĉinio devas loĝi respektive en difinitaj hoteloj.


Laŭ la plano, oni faros ekzamenon al ĉiuj eksterlandaj objektoj kaj normigos laborojn pri kolekto de specimenoj, kontrolado kaj desinfektado de fridigitaj manĝaĵoj dum ilia transportado. Ĉiuj laborantoj en ŝlosilaj postenoj devas ricevi nukleacidan testadon. Estos strikta kontrolado al restoracioj en la ekspozicio. Estos malpermesitaj detali fridigitajn manĝaĵojn kaj gustumi nekuiritajn fridigitajn manĝaĵojn en la eksponejoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments