El Popola Ĉinio>头条新闻>

Granda Bariero-rifo perdis pli ol duonon de siaj koraloj ekde 1995

| 2020-10-19
Bookmark and Share


Laŭ esplorado de la ARC-Centro pri Koral-Rifaj Studoj en Kvinslando, Aŭstralio, aŭstralia Granda Bariero-rifo perdis pli ol duonon de siaj koraloj ekde 1995 pro varmiĝo de marakvo kaŭzita de klimata ŝanĝo. Sciencistoj malkovris, ke malpliiĝis ĉiuj specoj de koraloj en la Granda Bariero-rifo, la plej granda koral-rifaro en la mondo. Speciale post amasaj blankigadoj en 2016 kaj 2017, la nombro de koraloj draste reduktiĝis. Pli grandskala blankigado okazis ĉi-jare. Esploristoj rimarkigis, ke oni devas laŭeble plej rapide redukti ellasadon de forcejaj gasoj. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments