El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hongkonga Palaca Muzeo inaŭgurota somere 2022

| 2020-10-16
Bookmark and Share


Ĉi-jare estas la 600a jaro de la Malpermesita Urbo post ĝia finkonstruado kaj la 95a datreveno de stariĝo de la Muzeo de Imperiestra Palaco. Gazeto de la Muzeo de Imperiestra Palaco en la 11a de oktobro publikigis artikolon de Wang Xudong, direktoro de la muzeo, ke la Hongkonga Palaca Muzeo, ekkonstruita en majo 2018, estos oficiale inaŭgurita en la fino de junio 2022.



La Muzeo de Imperiestra Palaco faris multajn kunlaborojn kun Hongkongo, Makao kaj Taiwan. En 2012 la muzeo unuafoje subskribis interkonsenton pri interŝanĝo kaj kunlaboro kun la Departemento pri Libertempaj kaj Kulturaj Servoj sub la registaro de la Hongkonga Speciala Administra Regiono, por komenci en majo 2018 la konstruadon de Hongkonga Palaca Muzeo, kiu estos oficiale malfermita fine de junio 2022. Pri kunlaboro kun Taiwan, en la 14a de februaro 2009 Zhou Gongxin, estro de la Taipei-a Palaca Muzeo, kaj liaj kolegoj vizitis la muzeon en Pekino, kio efektivigis la "glacirompan vojaĝon" inter la du muzeoj, kaj la du flankoj atingis ok interkonsentojn pri interŝanĝo kaj kunlaboro.



Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments