【E-radio】Ĉina viro reverdigis monton per plantado de arboj

| 2020-10-16
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Flarhundoj kapablas rekoni la novan koronviruson en homo

– Japanio kreis subvencion por kuraĝigi junulojn ĝeedziĝi kaj naski bebojn

– Nobel-premio estos disdonita perinterrete ĉi-jare

– Ĉina viro reverdigis mondon per plantado de arboj

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Flarhundoj kapablas rekoni la novan koronviruson en homo

 

Ekde la 22a de septembro en la helsinka flughaveno Vantaa de Finnlando, 16 flarhundoj kontrolas ĉu pasaĝeroj estas infektitaj de la nova koronviruso. Tiu proceduro daŭras nur dek sekundojn. Laŭ Anna Hielm-Bjorkman, profesoro de la Universitato de Helsinko, kvin tagoj antaŭ ekapero de simptomoj en homo, hundo jam povas rekoni la novan koronviruson.

 

– Japanio kreis subvencion por kuraĝigi junulojn ĝeedziĝi kaj naski bebojn

 

Japana registaro anoncis en la 20-a de septembro, ke ekde aprilo 2021, novaj geedzoj loĝantaj en kelkaj municipoj povos ricevi subvencion por lupago de loĝejo kaj aliaj kostoj. Tiu politiko estas unu el la rimedoj por trakti la malaltan nombron de novnaskitoj. kiu rezultas de malfrua geedziĝo kaj negeedziĝo. La politiko celas stimuli japanojn geedziĝi.

 

– Nobel-premio estos disdonita perinterrete ĉi-jare

 

La 22-an de septembro, Lars Heikensten, ĉefa plenuma oficisto de Nobel-fonduso, anoncis, ke pro la pandemio de KOVIM-19, ĉi-jara disdona ceremonio de Nobel-premio okazos perinterrete. La premiitoj ricevos la premiojn en siaj propraj landoj.

 

– Ĉina viro reverdigis mondon per plantado de arboj


En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke konstruado de bela lando daŭre inspiras la ĉinan popolon. La 66-jara Qi Junxiang pruvis tiujn vortojn de prezidanto Xi per sia 20-jara klopodado por reverdigi Qishan en Shaanxi-provinco, kie li propravole plantis pli ol 300 mil pinoj kaj cipresoj. Arbidoj plantitaj de li jam fariĝis grandaj arboj.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments