Aŭtomataj taksioj estas uzeblaj en Pekino
Lastatempe la kompanio Baidu anoncis ekfunkciadon de servo pri aŭtomata taksio al la publiko en Pekino. Oni povas, per la apoj Baidu Map kaj Apollo GO, senpage sperti veturadon per aŭtomata taksio. Laŭraporte, la totala serva areo longas je ĉirkaŭ 700 kilometroj, kovrante dekojn da loĝareoj kaj komercaj kvartaloj en la regionoj Yizhuang, Haidian kaj Shunyi.
La 14-an de oktobro, urbanoj uzis aŭtomatan taksion en la distrikto Haidian, Pekino. Fotis Ren Chao, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.
La 14-an de oktobro, aŭtomata taksio atingis la difinitan lokon en la distrikto Haidian, Pekino. Fotis Ren Chao, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.
Redaktoro: Kang Caiqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat