Shanmen-vilaĝo: kolora agrikulturo kreskigas enspezojn de kamparanoj
En la pitoreskejo Shanmen-kaverno en Shanmen-vilaĝo de Anhui-provinco, orienta Ĉinio, pompe floradas 6,7 hektaroj da herboj Muhlenbergia capillaris...
Nuntempe, la vilaĝo, per plantado de diversaj floroj kun malsamaj flor-sezonoj, estigis “koloran agrikulturon”. Kun floroj dum la tuta jaro, la vilaĝo allogas turistojn el la tuta lando.
En la lastaj jaroj, la vilaĝo, per okazigo de aktivecoj, inkluzive de biciklad-konkurso kaj festivalo de magnolio, allogis turistojn el najbaraj provincoj kaj urboj, aparte el la delto de Jangzio. Tiel oni sukcesas altigi la valoron de lokaj agrikulturaj produktoj kaj enspezojn de kamparanoj.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat