Granda Ci’en Templo kaj Dayan-pagodo: mirindaĵoj de Xi’An!

| 2020-10-15
Bookmark and Share

En mia unua tago en la urbo Xi’An, Ĉinio, mi vizitis la grandan templon Ci’en, en kiu troviĝas la fama pagodo Dayan, kies nomo signifas sovaĝa ansero. Tiu loko estas Monda Heredaĵo de UNESKO. Esti en tiu loko ĝojigis mian koron, ĉar antaŭ du jaroj mi legis la faman libron Pilgrimo al la Okcidento, bonege esperantigita de Laŭlum, kiu rakontas pri la pilgrimado de la bonzo Xuanzang al Barato por ricevi sutrojn. Kiel tio rilatas al tiu templo? Tie komenciĝis kaj finiĝis tiu pilgrimado.


lDSC_0004.jpg

Turistoj sub pluveto vizitas Ci'en-templon


Post legi tiun libron mi multe pli interesiĝis pri vizito al Xi’An, kaj finfine aperis bona okazo por tion fari. Kvankam la rakonto en la libro estas fikcia, ĝi estas bazita sur reala pilgrimado de bonzo kiu tie vivis kaj sin dediĉis al tradukado de budhismaj verkoj dum Tang-dinastio, kiam Xi’An, tiam nomita Chang’An, la Urbo Eterna, estis la ĉefurbo de la lando.


Mi estis ĵus alveninta al la urbo kaj ne konis la lokan arkitekturon, kiu tute surprizis min, ĉar malsama al tiu de Pekino kaj aliaj lokoj kiujn mi vizitis en Ĉinio, do mi unue atentis pri la aspekto de la pagodo konstruita antaŭ 1300 jaroj kaj rigardebla de malproksime, kaj post eniri la templon kaptis mian atenton la stilo kaj koloroj de la konstruaĵoj tie.


lDSC_0019.jpg

Bela skulptaĵo sur muro de Ci'en-templo


Mi atingis la lokon frue kaj tiel sukcesis eviti la amason da turistoj. La pluvo iom ĝenis min dum fotado, sed ĝi transformis la plankon en spegulo por la buntaj vestaĵoj kaj pluvumbreloj de vizitantoj. Mi preterpasis drumturon kaj tamburturon kaj iris al la unuaj altaroj. Post ili estis jam la enirejo al la pagodo, kies fasado estis tiam ornamita per bendo kun gratulmesaĝo al Ĉinio pro ĝia 71-jariĝo.


Dayan-pagodo estis konstruita en la jaro 652 p.K., la tria jaro de regado de imperiestro Gaozong de Tang-dinastio kaj estis nur kvin-etaĝa: ĝi gajnis du novajn etaĝojn dum rekonstruado sub la regado de Wu Zetian, la nura virino kiu fariĝis imperiestro en Ĉinio.


lDSC_0038.jpg

Ŝtuparoj kaj tegmento de la teretaĝo de Dayan-pagodo


En tiu pagodo Xuanzang laboris dum longa tempo, sed la famaj pergamenoj alportitaj de li ne plu restas en la pagodo: ili estis translokigitaj al alia parto de la templo.


Mi unue ĉirkaŭiris la pagodon kaj de tie havis bonan rigardon de la templo ĉirkaŭ ĝi. Sekve mi eniris la pagodon kaj fotis la belan tegmenton de la teretaĝo. Por supreniri oni uzas ruĝan ŝtuparon. La pagodo havas kvar flankojn, kun unu fenestro meze de ĉiu flanko en ĉiu etaĝo. Pro tio interne ĝi havas ĉambron en la centro kaj kvar koridorojn, kaj ĉiu koridoro finas ĉe unu fenestro.


lDSC_0049.jpg

Ci'en-templo kaj la urbo Xi'An rigarditaj el fenestro de la pagodo


Sur ĉiu etaĝo mi fotis la pejzaĝon tra la fenestro, kaj ju pli alte mi estis des pli mi povis vidi la urbon ĉirkaŭe, sed tio ne signifas, ke la lasta etaĝo estas la plej bona por fotoj, depende de kiun lokon vi volas foti, malpli alta etaĝo estas pli bona.


Mi sekve iris al la malantaŭa parto de la templo, kies arkitekturo kaptis mian atenton: muroj blankaj kaj tegmentoj grizaj venigis al mia kapo rememorojn pri Suzhou, kie oni rakontis al mi ke tiun kolorkombinaĵon oni faras pro la ekvilibro inter jino kaj jango, verŝajne la sama regulo estis uzata en Xi’An, sed Xi’An-aj tegmentoj havas apartajn detalojn ne troveblajn en aliaj lokoj de Ĉinio. Alia aparta detalo kiu kaptis mian atenton en tiu templo estas la ligna strukturo de la tegmentoj, fenestroj kaj muroj, tute farbita en ruĝa koloro.


lDSC_0034.jpg

Arkitekturaj detaloj de la templo


Mi promenis tra la kortoj de tiuj konstruaĵoj kaj vidis altarojn kun Budhaj statuoj inter aliaj aferoj. Estis ankaŭ granda ĉambro kun grandaj bronzaj reliefoj sur muroj, verŝajne rakontante la historion de tiu templo. Sur unu el tiuj muroj mi identigis scenojn de Pilgrimo al la Okcidento.


En alia loko mi min lasis gvidi de budhismaj ĉantoj al la suba etaĝo, kie troviĝas muzeeto pri la pilgrimado de Xuanzang. Tie mi finfine sukcesis kompreni kiel li sukcesis transporti tiujn pergamenojn el tiom fora loko: bildo montras lin kun granda “dorsosako” el bambuo, kun pluraj pergamenoj organizitaj sur bretoj inter la bambupecoj.


lDSC_0071.jpg

Pavilono apud Dayan-pagodo


La pluvo iom mildiĝis fine de mia vizito, samtempe mi rimarkis la alvenon de pluraj grupoj de turistoj. Mia vizito alvenis al la fino, sed estis ankoraŭ multaj aferoj por vidi en Xi’An.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments