El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis kunveno por festi la 40-an datrevenon de la stariĝo de la Shenzhen-a Speciala Ekonomia Zono

| 2020-10-15
Bookmark and Share

(新华全媒头条·图文互动)(1)创造新时代中国特色社会主义的更大奇迹——以习近平同志为核心的党中央关心经济特区发展纪实

La urbo Shenzhen, fotita de Mao Siqian, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua en la 26-a de aŭgusto 


Matene de la 14-a de oktobro, okazis kunveno por festi la 40-an datrevenon de la stariĝo de la Shenzhen-a Speciala Ekonomia Zono en la provinco Guangdong, suda Ĉinio. Prezidanto Xi Jinping, kiu ankaŭ estas ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis la kunvenon kaj faris gravan paroladon. 


Xi Jinping diris en sia parolado, ke Guangdong estas pionira eksperimenta zono de reformo kaj pordmalfermo, kaj la provinco, kiu plej frue starigis specialan ekonomian zonon kaj havas plej grandan nombron da tiaj zonoj en Ĉinio. Shenzhen estas tute nova urbo kreita de la partio kaj la popolo post reformo kaj pordmalfermo. Ĝi estas brila interpreto de la socialismo kun ĉinaj trajtoj. En la pasintaj 40 jaroj, sub la gvidado de la partio kaj klopodado de shenzhen-anoj, la urbo atingis fruktojn, kiujn multaj metropoloj eksterlande povas akiri post cent jaroj. Tio estas miraklo en la monda disvolva historio. 


Xi Jinping montris, ke en la pasintaj 40 jaroj Shenzhen realigis kvin historiajn ŝanĝojn:


-- De malgranda landlima urbeto al internacia metropolo kun tutmonda influo; 


-- De efektivigo de reformoj de ekonomiaj sistemoj al profundigo de reformo en ĉiuj kampoj; 


-- De ĉefa disvolvado de eksterlanda komerco al ampleksa antaŭenigo de altnivela malfermo;


-- De antaŭenigo de ekonomia disvolviĝo al kunordigo de socialismaj materia, politika, kultura kaj etika, socia kaj ekologia progresoj;


-- De certigo de la bazaj bezonoj de la popolo al konstruado de altkvalita modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.


Redaktoro: Kang Caiqi 





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments