El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazis la 2-a Esperanto-Forumo de Seulo kaj Ŝanhajo

| 2020-10-15
Bookmark and Share

Antaŭtagmeze de la 11-a de oktobro surrete okazis la 2-a Esperanto-Forumo de Seulo kaj Ŝanhajo. La forumo kun la ĉeftemo “Manĝkutimoj de Ĉinio kaj Korea Respubliko” estas kune aranĝita de Seula E-asocio sub Korea Esperanto-Asocio (KEA) kaj Ŝanhaja Esperanto-Asocio (ŜEA). La unua forumo okazis decembre 2019 en Ŝanhajo, kun partopreno de preskaǔ 50 esperantistoj, inkluzive de 13 koreaj. Laŭplane la forumo ĉiujare okazas alterne en Ŝanhajo kaj Seulo, sed pro la epidemio de KOVIM-19 la ĉi-foja devas okazi surrete. Dank' al ambaǔflankaj teknikistoj, Zoom-aplikaĵo, uzita de koreaj esperantistoj, kaj Tencent-aplikaĵo, uzita de ĉinaj esperantistoj, glate kunligiĝis, kaj finfine 45 esperantistoj uzis Tencent-aplikaĵon en la ĉefa kunvenejo, kaj aliaj 61 rigardis la programerojn per Zoom-aplikaĵo.


微信图片_20201012090630.png

Salutparolas Zhou Tianhao, konstanta konsiliano de Ĉina Esperanto-Ligo kaj prezidanto de ŜEA.


微信图片_20201012090624.png

Salutparolas So Jinsu, estrarano de Universala Esperanto-Asocio kaj prezidanto de KEA.


微信图片_20201012094343_副本.jpg

La forumon prezidas sinjorino Lee Namhaeng, respondeculo de Seula E-asocio.


La forumon prezidis sinjorino Lee Namhaeng, respondeculo de Seula E-asocio. Salutparolis Zhou Tianhao, konstanta konsiliano de Ĉina Esperanto-Ligo kaj prezidanto de ŜEA, kaj So Jinsu, estrarano de Universala Esperanto-Asocio kaj prezidanto de KEA.








En la forumo, ĉinaj kaj koreaj esperantistoj faris prelegojn pri la ĉeftemo. Wang Minhao, honora prezidanto de ŜEA, faris prelegon titolitan "Nanxiang Xiao Long Bao -- unu el la plej famaj frandaĵoj en Ŝanhajo", Park Haesim, estrarano de KEA, -- "Tipaj Manĝaĵoj por Koreaj Festotagoj", Lou Ziyi, konsiliano de ŜEA, -- "Lokaj Alkoholaĵoj en Jiangxi-provinco", Lee Seung-yun (Junĉo), membro de Seula E-asocio, -- "Fermentintaj Manĝaĵoj de Koreio", kaj Zhang Xuelei, membro de ŜEA -- "Tradicia Mongola Manĝaĵa Kulturo". La interesaj bildoj kaj videaĵoj helpis prelegintojn fari vivplenajn diskonigojn pri sialandaj manĝkutimoj.


Tio estas la unua fojo por ŜEA okazigi videan forumon. Kaj por ŝanhajaj esperantistoj, kiuj ne povas partopreni en surlokaj E-aktivecoj pro la epidemio, la forumo estas bona ŝanco por partopreni azian E-movadon. Pere de la programo kaj surretaj interŝanĝoj, oni povas ne nur koni manĝkulturojn kaj vivkutimojn de aliaj landoj, sed ankaǔ per Esperanto pliigi la amikecon kaj profundigi la konon inter unuj kaj aliaj. Estas pli grave, ke tiaj interŝanĝoj inter urboj ludas nemankigeblan rolon por diskonigi nian lingvon en Azio kaj Oceanio.


Raportis: Shen Xiaoxi

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments