El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Xiamen-aj esperantistoj faris rektan dissendon pri vendado de rizo

| 2020-10-15
Bookmark and Share

824281ff55bb8dcd12c53c52f9c8576.jpg


Posttagmeze de la 11-a kaj vespere de la 12-a de oktobro per la platformo de la aplikaĵo chinalink.tv dufoje okazis rekta dissendo pri vendado de bonkvalita rizo produktita en teraso de Youxi-gubernio, Fujian-provinco, sudorienta Ĉinio. Inter la ret-vendistoj estas du esperantistoj el Xiamen-a Esperanto-Asocio, inkluzive de retfamulo Deng Xiaozhong, vic-prezidanto de la asocio.








La teraso estas grava agrikultura kultura heredaĵo de la mondo. En la lastaj jaroj terasoj alfrontas malfacilojn pri daŭrigo de tradiciaj plug-teknikoj. En aǔgusto 2020, respondeculo de la asocio kaj instruistoj de Huaxia-a Universitato de Xiamen vizitis Youxi por helpi studentojn starigi entreprenojn. Ili decidis fari rektan dissendon por vendi lokan rizon, akceli heredigon de la tradicia tekniko pri plantado de rizo kaj protekti kulturan heredaĵon.


0fd493187dc77a57ca2261a32bd5a2b.jpg


En la rektaj dissendoj partoprenis ankaŭ sinjorino Chen Sufang, membro de la asocio.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments