Chongqing de Ĉinio: "tradicia kaj moderna" monturbo
Shancheng-strato de Yuzhong-distrikto de Chongqing-urbo, sudokcidenta Ĉinio, estas tradicia strato. Post transformo la strato havas multajn modajn elementojn. En nokto, diverskoloraj lanternoj pendigitaj sur arbobranĉoj ŝajnas steloj brilantaj kaj lumigas la nokton, la bildoj pentritaj sur muroj estas pli belaj sub lanterna lumo, kaj la tuta strato ŝajne estas "surĉiela strato". En la feritagoj de la Nacia Tago kaj Aǔtunmeza Festo, la strato allogis multajn turistojn.
Turistoj sur ŝtontabula vojo, spertante la longan historion de la antikva urbo
Multkoloraj lanternoj, unu el la plej vizitindaj lokoj
Zigzagaj stratetoj kaj surmuraj pentraĵoj sub lanterna lumo
Ĉekrutaĵa tabula vojeto, kie oni povas vidi noktajn pejzaĝojn ĉe bordoj de Jangzio.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat