El Popola Ĉinio>头条新闻>

Elektronika trajnbileto kaj la progreso de Ĉinio

| 2020-10-13
Bookmark and Share

Dum la unuaj jaroj post kiam mi eniris universitaton en Brazilo, mi devis iri al la bus-stacidomo en mia loĝurbo kaj tie aĉeti busbileton al mia devenurbo por viziti mian familion. Okaze de ferioj ofte ne eblis aĉeti por la sekva buso kaj mi devis atendi dum longa tempo. Alternativo ekzistis: estis firmao pri perado de biletaĉetado: kontraŭ eta krompago (la prezo de simpla tagmanĝo en tiu epoko), eblis aĉeti bileton per telefono, la peranto en la stacidomo iris persone aĉeti la bileton en la giĉeto de koncerna buskompanio, kaj poste la kliento povis preni sian bileton en la giĉeto de la peranto en la stacidomo aŭ ricevi ĝin hejme kontraŭ iom pli da mono. La pago estis farita kontante okaze de la ricevo de la bileto, sed mi neniam uzis tiun servon.


IMG_20201001_133859.jpg

Pasaĝeroj atendas en Pekina Okcidenta Stacidomo


Post nelonge unu el la ĉefaj busfirmaoj de Brazilo komencis vendi siajn biletojn per telefono aŭ interreto, kaj la pago estis per kreditkarto, sen makleraĵo. La kliento ricevis kodon por ŝanĝi kontraŭ la rezervita bileto en la giĉeto de la kompanio. Post kelkaj jaroj tiu sama kompanio estigis aŭtomatajn giĉetojn por printi antaŭmenditajn biletojn, kaj mi alkutimiĝis uzi tiujn maŝinojn, ili ja faciligis mian vivon: mi povis aĉeti la bileton antaŭ ol eliri mian hejmon kaj atingi la bus-stacidomon duonhoro antaŭ la enbusiĝo.


Kompreneble aliaj kompanioj bezonis adaptiĝi kaj lanĉi similajn servojn, kaj nuntempe plejparto de brazilaj bus-kompanioj rete vendas biletojn. Estas eĉ apoj, per kiuj eblas mendi biletojn el malsamaj kompanioj. Sed en 2013 mi komencis viziti Eŭropon kaj rimarkis, ke mendi bileton por buso aŭ trajno tie estis eĉ pli facile: krom plurlingvaj aŭtomataj giĉetoj kaj retejoj, estis nenecese printi la bileton, multaj homoj simple montris ekranon de poŝtelefono, kun bildo de dudimensia kodo aŭ biletnumero, kaj tio sufiĉis. Al mi la eŭropa sistemo ŝajnis tre oportuna, tempoŝpara kaj facile uzebla.


IMG_20201001_150238.jpg

Vico por entrajniĝi en Pekina Okcidenta Stacidomo: ŝildo klarigas kiun vicon taŭgas por homo kun pasporto


Kiam mi atingis Ĉinion antaŭ 5 jaroj, tamen, mi surpriziĝis pri kiom komplika estis la sistemo pri bilet-aĉetado: la uzado de retejo kaj apo por bilet-aĉetado ne estis intuicia kiel tiuj de Brazilo kaj Eŭropo, kaj por fini la aĉeton estis necese plenumi temporabajn kontraŭrobotajn taskojn. Mi rapide konvinkiĝis, ke estas pli facile aĉeti trajnbileton en biletvendejo aŭ stacidomo kaj malinstalis la apon 12306 (la oficiala trajnbileta vendejo de Ĉinio) el mia poŝtelefono. Alia nekonvena afero: post rete aĉeti bileton, estis necese preni ĝin en la stacidomo aŭ krompagi por ricevi ĝin hejme, ĉar en Ĉinio ankoraŭ ne ekzistis elektronikaj biletoj. Tio vere ĝenis min: kiel lando kun tiom da avangardaj rilataj teknikoj, kiel poŝtelefona pago kaj aŭtomataj vendejoj, ne uzis elektronikajn biletojn por siaj trajnoj? Kaj kial aĉetado de trajnbileto estis tiom malfacila?


Antaŭ kelkaj monatoj, finfine, El Popola Ĉinio aperigis novaĵon pri enkonduko de elektronikaj biletoj en ĉina fervojo, kaj mi tiam imagis, ke eble post unu aŭ du jaroj mi finfine sukcesus aĉeti unu el ili. Mi mistaksis la rapidecon de Ĉinio por aktualigi sistemojn: en la unua de oktobro mi uzis elektronikan bileton por entrajniĝi, kaj mia sperto estis bonega.


WeChat Image_20201010142822.png

Mia unua elektronika trajnbileto en Ĉinio, por la grandrapida trajno G663


Sed unue mi klarigos pri alia afero: la vicoj por eniri stacidomojn. Antaŭ 5 jaroj, kiam mi transloĝiĝis al Ĉinio, la lando estis fama pro la longegaj vicoj por eniri stacidomon en epoko de ferioj, precipe en Printempa Festo, kaj ĵurnaloj ŝatis montri fotojn de homamaso atendanta dum longa tempo, oni bezonis pli ol unu horo por eniri la stacidomon. Mi mem iufoje atendis duonhoron en la vico. Ĉi-foje, pro la feriado, mi imagis longan atendadon por eniri la stacidomon kaj pro tio frue eliris el mia hejmo, sed en la stacidomo mi havis agrablan surprizon: anstataŭ kelkaj homoj kontrolante dokumentojn de pasaĝeroj, estis pluraj aŭtomataj maŝinoj por fari tiun taskon. Atendado por eniri stacidomon reduktiĝis de pli ol unu horo al nur kelkaj minutoj! Mi substrekas, tamen, ke tiuj aŭtomataj maŝinoj kontrolas nur ĉinojn, por eksterlandanoj ekzistas aparta vico kun homa kontrolo: la funkciulo tajpas vian pasportnumeron kaj la sistemo aŭtomate montras sur la ekrano vian elektronikan bileton.


Por entrajniĝo funkciis same: maŝinoj kontrolis ĉinajn dokumentojn, dum eksterlandanoj estis kontrolataj de funkciulo en la flanka vico. En Pekino la funkciulo tajpis mian pasportnumeron, sed por mia revenvojaĝo el Xi'an estis unu maŝino kiu aŭtomate kontrolis mian pasporton, la funkciulo nur superrigardis.


IMG_20201001_151811.jpg

Kajo de Pekina Okcidenta Stacidomo


Post tiu sperto mi ĝojas diri, ke Ĉinio nuntempe havas altnivelan sistemon de elektronikaj biletoj por siaj fervojoj, kaj vojaĝi tra Ĉinio estas pli facile por eksterlandanoj. Mi tamen konsilas al vi fari ekrankopion de via bileto por eventuala bezono kontroli la numeron de via vagono, seĝo, lito, ktp., kutime la apo per kiu vi aĉetis la bileton konservas tiujn informojn, sed preferindas ne kalkuli je interreto en tiuj momentoj.


Kiel aĉeti elektronikan bileton por ĉina trajno? 12306 daŭre estas la oficiala vendejo de ĉina fervojo, sed multaj apoj kaj retejoj kiel Qunar kaj Trip.com peras pri vendado de elektronikaj fervojbiletoj kontraŭ makleraĵo. Mi aparte rekomendas tiujn perantojn al homoj kiuj ne scipovas la ĉinan lingvon, ĉar la apo provizas al vi ĉiujn informojn en via propra lingvo kune kun apartaj klarigoj pri kiel trovi la ĝustan kajon, kiel entrajniĝi, ktp..


IMG_20201006_174652.jpg

Vico por eniri la stacidomon de Xi’An: nur 5 minutoj!


Se vi iom konas la ĉinan kaj jam spertis trajnon en Ĉinio, per 12306 vi povas ŝpari iom da mono, sed okaze de ferioj la perantoj provizas alian avantaĝon: eblas mendi bileton antaŭ ol kiam ili estas oficiale ekvendataj, la sistemo de la peranto aŭtomate aĉetas ĝin por vi kiam 12306 ekvendas ĝin. Tiukaze la krompago al peranto valoras la penon, ĉar tio altigas vian ŝancon aĉeti bileton por pli bonpreza kajuto aŭ por trajno pli konvena por vi.


Fine de la pasinta jaro estis reinaŭgurita norda stacidomo de Pekino, kiu troviĝas proksime al mia hejmo. Tie estas maŝinoj kiuj vendas trajnbiletojn, kaj mi supozis ke ili estus tre utilaj por mi kiam mi volis vojaĝi en Ĉinio, ĉar la biletvendejo apud mia laborejo fermiĝis antaŭ kelkaj jaroj. Mi tiam ne povis imagi, ke Ĉinio tiom rapide sukcesus enkonduki elektronikajn biletojn en la tuta lando.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments