El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kvinjara knabo trovis dinosaŭrajn piedsignojn

| 2020-10-12
Bookmark and Share


Dum la feritagoj de la Nacia Tago, 5-jara knabo Ruirui kaj liaj gepatroj vojaĝis al la hejmo de lia avo en Tongjiang de Sichuan-provinco. Li hazarde aŭdis de sia avo, ke sur la monteto malantaŭ lia domo estas multaj "kokaj piedsignoj". Ruirui, kiu delonge ŝatas dinosaŭrojn, tuj interesiĝis.



Posttagmeze de la 1a de oktobro, Ruirui kaj liaj avo kaj gepatroj iris kaj vidis ĉi tiujn "spurojn". Ruirui tuj asertis, ke ili estas dinosaŭraj spuroj.



Post tio, Ruirui petis sian patrinon sendi mesaĝon kun fotoj per Weibo al s-ro Xing Lida, vicprofesoro de Ĉina Universitato de Geosciencoj. Xing vidis la fotojn kaj konfirmis, ke ili ja estas dinosaŭraj spuroj!


La 10an de oktobro Xing kaj aliaj paleontologoj iris al la urbeto Maoyu de Tongjiang. Kvin piedsignoj estis trovitaj sur 20-kvadratmetra ŝtono. Fakuloj konkludis, ke ili estas piedsignoj de dinosaŭro en frua kretaceo antaŭ 130 milionoj da jaroj.


Tio estas la unua fojo, ke dinosaŭraj piedsignoj estas trovitaj ĉe la norda rando de Sichuan-a Baseno.


Estas pli surprize kaj ĝoje, ke ilin trovis 5-jara knabo. Li ankaŭ estas la plej juna trovinto de dinosaŭraj spuroj en Ĉinio.


La spuroj estas klaraj kaj malproksimaj. Tio indikas, ke ĝia marŝado estis rapida. La spuro longas je 35 centimetroj, kaj ĉiu piedsigno havas tri fingrojn. Surbaze de tio, fakuloj kalkulas, ke ĝia korpo estis longa je kvar metroj kaj pli da dinosaŭraj piedsignoj estos troveblaj ĉirkaŭe.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments