El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua ĉina mars-sondilo "Tianwen-1" atingos la Marson post ĉirkaŭ 4 monatoj

| 2020-10-12
Bookmark and Share

探测器调姿示意图

Skemo pri manovro de la mars-sondilo


La Nacia Spaca Administracio de Ĉinio diskonigis, ke je la 23-a horo de la 9-a de oktobro, la unua ĉina mars-sondilo "Tianwen-1" sukcese plenumis sian profundspacan manovron. 


Orbita regado por flugado de sondilo laŭ difinita orbito estas nomita korekto, kaj tiu por eniro de la sondilo en alian orbiton -- manovro. La ĉi-foja manovro estis realigita en profunda spaco, je ĉirkaŭ 29,4 milionoj da kilometroj for de la Tero. 


La sondilo atingos la Marson post ĉirkaŭ 4 monatoj, kaj dum tiu periodo du aŭ tri dumvojaj korektoj estos efektivigitaj.


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments