El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tiranosaŭra skeleto vendita kontraŭ $31,8 milionoj en aŭkcio de Christie's

| 2020-10-10
Bookmark and Share


Vespere de la 6a de oktobro la historie plej kompleta skeleto de tiranosaŭro estis vendita kontraŭ 31,8 milionoj da usonaj dolaroj en aŭkcio de Christie's. Ĝi estigis novan rekordon pri aŭkcioj de dinosaŭraj skeletoj aŭ fosilioj.


La tiranosaŭro Stan vivis antaŭ ĉirkaŭ 67 milionoj da jaroj. La skeleto estis trovita de la amatora paleontologo Stan Sacrison en 1987 en Suddakoto, Usono. Ĝi estas ĉirkaŭ kvar metrojn alta kaj 12 metrojn longa (inkluzive de la vosto). Ĝi konsistas el 188 ostoj, pezas 7-8 tunojn kaj estas unu el la plej grandaj kaj kompletaj tiranosaŭraj skeletoj en la mondo.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments