El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sporto revenis al sportejo uzita kiel portempa hospitalo

| 2020-10-09
Bookmark and Share

Ĉinoj festis la restarigon de Wuhan-a Sporta Centro, uzita kiel portempa hospitalo dum la batalo kontraŭ la epidemio de KOVIM-19. La stadiono de la sporta centro gastigis 7 500 spektantojn al la basketbala ludo dimanĉe kadre de la historia reveno de sporto al tiu loko.


WeChat Image_20201009135206.jpg


Komparaj bildoj estis diskonigitaj en interreto pasintlunde, prezentante kraditan korton plenan de hospitalaj litoj en la batalo kontraŭ la epidemio, kaj la stadiono pasintdimanĉe, plena de spektantoj kaj vigleco.


Kelkaj kuracistoj kiuj batalis kontraŭ la epidemio en Wuhan aliĝis al bonfara korbopilka ludo kontraŭ iuj el la plej famaj basketbalaj steluloj de Ĉinio. Spektantoj fotiĝis kun la kuracistoj, kiujn ili rigardas kiel herooj de wuhananoj kaj ĉiuj ĉinoj.


WeChat Image_20201009135211.jpg


Ili eltiris siajn telefonojn por atesti la momenton, ĉar la plejmulto el ili ne atendis atesti tiom fruan revigliĝon de sporto en Wuhan, ĉar multaj aliaj landoj daŭre batalas kontraŭ la nova koronviruso.

 

Ekde ĝia malfermo la 12-an de februaro, la portempa hospitalo akceptis 1 056 pacientojn ĝis kiam ĝi estis fermita en la 8-a de marto. En tiu hospitalo neniu mortis, neniu kuracisto estis infektita kaj neniu kuracita paciento estis reinfektita.


WeChat Image_20201009135215.jpg


Vidante la akran kontraston inter la pasinteco kaj la nuno, multaj homoj verŝis larmojn. Malantaŭ la emocio estis ilia plej alta respekto al medicinaj laboristoj kiuj batalis tagnokte, kaj al pacientoj kiuj tie batalis kontraŭ la morto.


Wuhan-a Sporta Centro estis restarigita kiel gimnastikejo en Wuhan. Ĝi aranĝis taŭgajn eventojn dum la ferioj okaze de la Nacia Tago kaj Aŭtunmeza Festo. Wuhan celas per popularigo de sportoj krei pli sanan estontecon.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICexpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments