【E-radio】Grava parolado de Xi Jinping en pintkunveno de UN por celebri ĝian 75-jariĝon

| 2020-09-30
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Grava parolado de Xi Jinping en pintkunveno de UN por celebri ĝian 75-jariĝon.

– Gen-redaktado helpas porkon rezisti tri gravajn epidemiajn malsanojn.

–  Juna heredanto de la tradicia lunkuk-farado.

– Scienc-popularigaj karavanoj disvastigas sciencon en kamparo.

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Grava parolado de Xi Jinping en pintkunveno de UN por celebri ĝian 75-jariĝon.

 

La 21an de septembro en la pintkunveno por celebri la 75-an datrevenon de fondiĝo de UN, ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon. Li montris, ke en la lastaj 75 jaroj post fondiĝo de UN, la homara socio rapide disvolviĝis, la internacia situacio profunde ŝanĝiĝis, kaj plurflankismo rapide evoluis. Post foj-refojaj provoj UN ankoraŭ plenas je viveco kaj donas al pli ol sep miliardoj da homoj la esperon pri bela vivo.

 

– Gen-redaktado helpas porkon rezisti tri gravajn epidemiajn malsanojn.

 

Esploristoj de Ĉina Akademio pri Agrikulturaj Sciencoj, Huazhong-a Agrikultura Universitato kaj Universitato de Guelph en Kanado sukcesis per genredaktado krei la unuan reproduktan porkon, kiu rezistas viruson de porkreprodukta kaj spira sindromo, tiun de kontaĝebla gastroenterito de porko kaj porkan deltakoronviruson, kaj samtempe normale vivi kaj kreski. Rilataj esplorrezultoj estis publikigtaj interrete en la internacia biologia revuo eLife.

 

–  Juna heredanto de la tradicia lunkuk-farado.

 

31-jara Zhang Xu el Shangqiu-urbo de Henan-provinco, estas heredanto de la tradicia lunkuka marko Jingshengchang. La marko stariĝis en 1860, kaj ĝiaj tradiciaj lunkukoj estas krust-molaj, farĉ-abundaj kaj unikaj. En 2007, post diplomiĝo el supermezlernejo, li eklernis de sia patro faradon de lunkuko. Krom fari lunkukojn laǔ modernaj manieroj, li ankoraǔ daŭrigas tradician far-manieron.

 

– Scienc-popularigaj karavanoj disvastigas sciencon en kamparo.

 

Dum la pasintaj 20 jaroj, pli ol 1 600 scienc-popularigaj karavanoj veturis pli ol 40 milionojn da kilometroj kaj servis 266 milionojn da homoj en Ĉinio. Ili funkcias kiel malgrandaj "scienc-teknologiaj muzeoj" en lernejoj kaj ludas gravan rolon por disvastigo de scienco en kamparo. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping substrekas, ke edukado devas esti alirebla de ĉiu homo en ajna momento de sia vivo, kaj devas esti disponebla al ĉiuj homoj, kaj en urboj, kaj en kamparo.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments