El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lanĉita la unua kunica poŝtmarko de Ĉinio

| 2020-09-30
Bookmark and Share

La 26-an de septembro la kompanio Ĉina Poŝto emisiis memorpoŝtmarkon de la 40-a elektado de tutlandaj poŝtmarkoj. La memorpoŝtmarko estas la unua ĉina poŝtmarko kun NFC-ico. Filatelistoj povas legi la enhavojn en la ico per la apo de la kompanio.


640 (1).jpg


Respondeculo de la kompanio diris, ke ico-poŝtmarko kunligas interreton, avangardan teknikon kaj tradician poŝtmarkon, prezentas teknikan avantaĝon kontraǔ falseco kaj samtempe plenumas la bezonojn de kontraǔfalsa spurado kaj informadika uzado.


NFC-tekniko estas mallongdistanca altfrekvenca komunika tekniko uzata en pluraj kampoj, kiel produktaĵa kontraǔfalso, elektronika prezetiketo kaj similaj. Ĝia kuniĝo kun poŝtmarko estas kunfandiĝo de scienco, intereseco kaj partopreneco, kaj alportos al filatelistoj tute novan sperton de interagado.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments