El Popola Ĉinio>头条新闻>

19a Centra Komitato de KPĈ okazigos sian 5an plenan sesion de la 26a ĝis la 29a de oktobro

| 2020-09-29
Bookmark and Share


La 28an de septembro la Politika Buroo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kunvenis por diskuti raporton pri la konsultado de publikaj opinioj koncernaj al dokumento de KPĈ pri la 14a Kvinjara (2021-2025) Plano pri Ekonomia kaj Socia Disvolvado kaj venontaj celoj por la jaro 2035.


Laŭ decido farita en la kunveno, la dokumento, post revizio surbaze de opinioj prezentitaj en tiu ĉi kunveno, estos submetita al ekzameno en la kvina plena sesio de la 19a Centra Komitato de KPĈ, kiu okazos en Pekino de la 26a ĝis la 29a de oktobro.


Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, prezidis la kunvenon.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments