Muzikistoj de Ĉinio kaj Brazilo rete koncertis kune!
La 1-a de oktobro ĉijare estas la 71-a datreveno de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko. Okaze de tiu speciala dato, ĉina ambasadorejo en Brazilo kaj ĉinaj ĝeneralaj konsulejoj en San-Paŭlo, Rio-de-Ĵanejro kaj Recife kune aranĝis retan koncerton la 26an de septembro por festi la amikecon inter la du popoloj.
Ĉina Ĉambrorkestro de la Centra Konservatorio de Ĉinio rete koncertas
La ambasadoro de Ĉinio en Brazilo, Yang Wanming, en sia parolo komence de la ceremonio, emfazis, ke fronte al la epidemio de KOVIM-19, Ĉinio kaj Brazilo helpis unu la alian kaj senĉese profundigis solidarecon kaj kunlaboron. Ekde la komenco de ĉi tiu jaro, la gvidantoj de ambaŭ landoj tenis proksiman komunikadon pri kiel preventi kaj bremsi la epidemion kaj atingis multajn interkonsentojn pri tio. La ĉinaj registaro kaj socio donis valoran helpon al Brazilo per donacoj de kuracaj provizoj, interŝanĝo de spertoj kaj disvolvado de vakcinoj. Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun Brazilo en pluraj kampoj, por profitigi la homojn kaj solidigi amikecon.
Yang Wanming, ambasadoro de Ĉinio en Brazilo, parolas antaŭ la koncerto
Dum la viva dissendo de la evento, spektantoj el ambaŭ landoj lasis pli ol 300 mil mesaĝojn, esprimante bondezirojn pri la disvolvo de amikeco inter Ĉinio kaj Brazilo.
Brazila Kordinstrumenta Kvarteto Vivace rete koncertas
Muzikistoj de Brazilo kaj Ĉinio rete kunkoncertas
La koncerton vi povas spekti per la jena ligilo: https://v.qq.com/x/page/o3155fguu7p.html
Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto
Fonto: ĈRI
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat