El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japanio decidis gastigi la Tokiajn Olimpikojn kaj Paralimpikojn en somero de 2021

| 2020-09-27
Bookmark and Share

La 27-an de septembro, Ĉina Centra Televido raportis, ke la nuna japana ĉefministro Suga Yoshihide deklaris en sia parolado dum la ĝenerala debato de la 75-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, ke Japanio decidis gastigi la Tokiajn Olimpikojn kaj Paralimpikojn en somero de 2021. 


Suga Yoshihide diskonigis, ke Japanio decidis gastigi la Tokiajn Olimpikojn kaj Paralimpikojn en la ventonta somero. Tio simbolos la venkon de la homaro super la epidemio de KOVIM-19. 


Li diris ankaŭ, ke li daŭre klopodos por certigi sekurecon de ĉiuj partoprenantoj. 



Hashimoto Seiko, japana ministro pri Olimpikoj deklaris komence de septembro, ke Tokio okazigos la Olimpikojn "ĉiakoste". En la pasinta semajno la Organiza Komitato de Tokiaj Olimpikoj kaj la Kunordiga Komitato de Internacia Olimpika Komitato atingis interkonsenton pri la unua fazo de la olimpika simpliga plano. Samtempe la Epidemi-Preventa Komitato de la Tokiaj Olimpikoj publikigis projekton pri kontraŭepidemiaj rimedoj dum la venontjaraj Olimpikoj. Tio fundamente forigis la dubojn de la publiko pri ebla nuligo de la Olimpikoj. 



Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments