Xianxishan: bela pitoreskejo en Shidu-areo de Pekino

| 2020-09-25
Bookmark and Share

Mia unua vizito al Shidu-areo de Pekino estis pasintjare, kiam mi koncentriĝis en esplorado de Fangshan-distrikto. Shidu-areo estas tre vasta kaj entenas plurajn turismejojn, ĉiu kun siaj apartaj allogaĵoj.


DSC_0228.jpg


Por pli bone kompreni pri la loko, necesas klarigi, ke tie estas multaj krutaĵoj, kaj inter ili iras rivero. Shi (十) signifas dek, kaj du (渡)signifas doko, sed ankaŭ estas uzata por esprimi la agon transiri riveron (ĝuste por tiu celo oni uzas dokojn, ĉu ne?), la nomo Shidu aludas al la fakto, ke antaŭ longa tempo tie ne estis pontoj kaj ĉe ĉiu turniĝo de la rivero estis vilaĝo kaj doko, entute dek vilaĝoj, sekve ĉiu ricevis nomon kiu konsistas de numero (unu, du, tri, ktp) kaj la vorto du, do Yidu (unua doko), Erdu (dua doko), ktp. ĝis Shidu.


Laŭ tempopaso aperis aliaj vilaĝoj okcidente de Shidu kaj la nombro de dokoj kreskis al 18, sed la areo konservis la nomon Shidu. Nuntempe eblas transiri la riveron per pontoj anstataŭ dokoj, sed la nomoj restas la samaj.


DSC_0032.jpg


Pasintjare mi vizitis parkon en Qidu (la sepa doko) kaj alian en Sandu (la tria doko), ĉi-jare mi vizitis Xianxishan, kiu troviĝas en Shiliudu (la deksesa doko) kaj proksime al la limo inter Pekino kaj Hebei-provinco.


La vojaĝo estas longa, tamen la pejzaĝo estas belega. ompreneble dumvoje oni preterpasas aliajn lokojn de Shidu-areo kaj eblas vidi allogaĵojn de ĉiu el ili, kiel ekzemple vitraj pontoj kaj platformoj, pendopontoj sur rivero, saltado per ŝnuro kaj flugado per kablo. mi tamen substrekas, ke multaj allogaĵoj de tiuj lokoj estas nevideblaj el la aŭtovojo.


DSC_0110.jpg


La enirbileto al Xianxishan inkluzivas viziton al vitra platformo, vitra vojo ĉe krutaĵo kaj prezentado en malgranda subĉiela teatrejo.


Ĉe la enirejo ne estas multaj elektebloj, oni devas sekvi la vojon supren. Parto de la suprenirado estas realigebla per "magia tapiŝo", simila al tiuj uzataj en skiejoj, sed plejparto de la suprenirado devas esti realigita per piedirado. Dumvoje estas akvofalo, kaj ĉe la supro oni povas rigardi la mirindan pejzaĝon aliflanke de la monto, kiu ja valoras la penon.


La vojo sekvas ĉe la krutaĵo kaj per ĝi oni atingas vitran platformon, el kiu eblas admiri belegan pejzaĝon. Tiam estis klare por mi, ke la apuda loko estas alia turismejo, kaj rigardante mapon mi konstatis, ke tiu bela pejzaĝo estas ĉe la sekva doko, Shiqidu.


DSC_0221.jpg


El tie eblas supreniri per ŝtuparo al la montopinto, kie troviĝas du allogaĵoj por turistoj, kiuj postulas apartan pagon: la unua estas balancilo ĉe la krutaĵo, vere timiga, kaj la alia estas vojo farita el moveblaj lignopecoj, sub kiu estas abismo. Kompreneble por ambaŭ allogaĵoj estas superrigardo de laboristo kaj oni nepre devas uzi ekipaĵojn por garantii la propran sekurecon.


Post tiuj du allogaĵoj, estas la vitra vojo, sed homoj kiuj ĝin timas povas uzi apudan vojon el betono. Sur la vitra vojo eblas fari pli belajn fotojn kaj rigardi detalojn de la suba valo.


DSC_0241.jpg


Sekve estas vendejo, kie multaj homoj haltas por manĝi ion antaŭ ol daŭrigi la promenadon. El tie eblas gliti ĝis malsupra parto de la vojo aŭ supreniri la apudan monton. El la apuda monto estas bela rigardo de la orienta flanko de tiu loko, kaj sekve oni subeniras per ŝtuparo ĝis vojo en la alia flanko de la monto. Tie estas kelkaj rigardejoj kaj unu artefarita kaverno, konstruita por kunigi vojojn en ambaŭ flankoj de la monto. Sekve oni atingas la saman akvofalon de la komenco de la promenado kaj el tie estas alia vojo por subeniri, kiu kondukas la vizitantojn al la teatrejo por spekti la prezentaĵon.


La teatrejon oni preterpasas en la komenco de la vizito, kaj poste oni revenas al tiu sama loko fine de la tuta promenado. Pro tio mi rekomendas, ke oni spektu la prezentadon komence aŭ fine de la vizito, ĉar se oni elektu fari tion meze de la tago, ne restas sufiĉe da tempo por viziti aliajn partojn de la turismejo.


DSC_0095.jpg


Mi vidis malnovajn fotojn de tiu loko, kiuj montras alispecajn prezentadojn, kiel ekzemple etnaj kaj folkloraj dancoj, sed okaze de mia vizito la prezentadoj estis faritaj de du viroj kaj du virinoj, kaj konsistis en kelkaj simplaj prezentaĵoj de cirko, kun danco inter unu kaj alia. La virinoj partoprenis nur en la danco, dum la viroj prezentis la danĝerajn prezentaĵojn.


Kion ili prezentas? Unue, viro staras sur klingoj de kvar tranĉiloj. Li sekve invitas iun de la publiko kaj denove staras sur la klingoj, ĉi-foje portante alian homon surdorse. La viro ripetas la saman procezon per nur paro da klingoj, alivorte ĉiu piedo staras sur nur unu klingo. Du klingoj estas nemoveblaj, ligitaj al la tabulo, sur kiu la viro ekvilibriĝas kaj vizitantoj ne povas kontroli kiom akraj ili estas, dum la aliaj klingoj estas de veraj tranĉiloj, kiujn oni kunportas al la vizitantoj por ke ili mem konstatu kiom akraj ili estas. Mi mem kontrolis ilin kaj konstatis, ke ili ne estas tre akraj, sed ja sufiĉe akraj por profunde tranĉi la piedon de la viro dum la prezentado. La truko, iom evidenta, rilatas al ekvilibriĝo nur sur la du nemoveblaj klingoj (kaj eblas facile rimarki, ke la pozicio de la piedoj sur la klingoj estas nenatura kaj la pezo koncentriĝas sur la klingoj malakraj).


lrDSC_0359.jpg


Iu eksterlandano ne eltenis sian scivolemon kaj en iu momento iris al la podio por testi ĉu la nemoveblaj klingoj estas akraj. Post reveni al sia sidloko, li rakontis al sia amiko, ke ili ne estas akraj, kaj tio pensigis min pri kulturaj diferencoj: mi kredas ke ĉino ne farus tion, kaj kvankam estas evidente, ke la prezentaĵo konsistas en tekniko por meti la piedojn sur la ĝusta loko kaj tiel eviti, ke piedo estu tranĉita, la prezentaĵo ja afliktas la spektantojn, mi vidis homojn, kiuj ne volis rigardi la scenon, timante akcidenton.


Sekve venis prezentaĵo per fajro. La prezentisto venas kun torĉo, ĝin prezentas al la publiko, kaj sekve fajrumas sian propran korpon, "manĝas" fajron, kaj finfine faras grandan flamon ŝprucante brulaĵon al la fajro. Kompreneble la prezentisto ankaŭ permesis al kelkaj vizitantoj provi la fajron.


lrDSC_0364.jpg


Post la prezentaĵo, estis jam tempo por reveni al la urbo kun belaj rememoroj pri tiu bela loko.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments