Provu diveni ŝian aĝon!

| 2020-09-24
Bookmark and Share

Li Ruotong estas bela ĉina aktorino. Vidu ŝian foton kaj provu diveni kiom da jaroj ŝi havas.


WeChat Image_20200924091740.jpg


Se vi donis al ŝi 20-30 jarojn, vi eraris: ĉu vi iam aŭdis pri la fama ĉina dramserio La Kondoraj Herooj, lanĉita en 1995? Ĝi rakontas pri heroaj faroj de Guo Jing kaj Huang Rong defendante Xiangyang en la antikva dinastio Suda Song.


WeChat Image_20200924091646.jpg


Ĝi ankaŭ rakontas la malĝojigan amrakonton inter Yang Guo kaj Xiaolongnv. Kiel tio rilatas al Li Ruotong? Nu, en tiu dramserio ŝi rolis kiel Xiaolongnv! Provu denove: kiom aĝa ŝi estas?


WeChat Image_20200924091712.jpg


Antaŭ ne longe Li Ruotong furoris inter ĉinaj retanoj pro ŝia juna aspekto en fotoj diskonigitaj dum evento en socia reto. Li Ruotong aperis kun modeloj por malfermi serion de modaj prezentoj.


WeChat Image_20200924091720.jpg


Dum longa tempo ŝi ne aperis sur televida ekrano, sed ŝi konservas sian temperamenton, elegantecon kaj trankvilecon.


WeChat Image_20200924091729.jpg


Ŝi ekzerciĝas ĉiutage, kaj tio ŝajne estas parto de ŝia sekreto por aspekti tiom juna post tiom da jaroj. Ŝi estas 54-jara!


WeChat Image_20200924093924.jpg


Antaŭ iom da tempo, ŝi aperis en la vespera festo de la Ĉina Valenteno kantante la teman kanton de La Kondoraj Herooj, kiu alportis rememorojn kaj nostalgion al miloj da spektantoj.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICExpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments