El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

La ICO-Valo, ŝanco por la tutmonda restarto de la post-pandemia Italio----Intervjuo kun la senatanino Virginia Tiraboschi, membro de la Parlamenta Komisiono pri Industrio, Komerco kaj Turismo

| 2020-09-23
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi


La ICO-Valo "markos pecon de itala industria politiko de la 21-a jarcento"


Meze de la pandemia krizo kaj de la modere apokalipsaj kronikoj, alvenis bonega novaĵo: jam la 18-an de septembro, la projekto ICO Valley de la senatanino Virginia Tiraboschi havos industrian planon, tiujn gvidliniojn, kiuj diros al ni, kia estos la operacia strategio de ĉi tiu estonta malgranda Silicia Valo de Italio.

Oficiale prezentita pasintan julion, la ICO-Valo (ICO signifas Ivrea – urbo en norda Italio, Canavese – regiono en kiu troviĝas Ivrea, Olivetti – fama kaj historia itala entrepreno ), kiu baldaŭ estos kandidata por iĝi la itala centro de la Artefarita Inteligenteco, naskiĝis ĉefe dank’al la iniciato kaj inspiro de la senatanino Virginia Tiraboschi, grava reprezentantino de la italaj politiko kaj entreprenistaro, membro de la Parlamenta Komisiono pri Industrio, Komerco kaj Turismo.


La Senatanino, kiu firme kredas kaj investas en itala homa kaj scienca potencialoj, elektis kiel sidejo de la ICO-Valo urbon, kiu estis simbolo de la intermita grandeco de la nuntempa Italio: tiu urbo estas Ivrea, "industria urbo de la dudeka jarcento", tiel kiel ĝi estis enmetita fare de Unesko en sia Monda Heredaĵo-listo.


La senatanino Virginia.jpg

La senatanino Virginia Tiraboschi


Perspektive la ICO-Valo estos konstanta foiro kaj plurmedia platformo por promovi la markon “Farita en Italio”; nacia akademio pri ciferecaj sciencoj por trejni la protagonistojn de la kvina industria revolucio; teknologia centro de la plej bonaj italaj ekfirmaoj; loko por diĝitaj metiistoj, kie kunpartigi kaj eksperimenti, krome ĝi estos spaco por itala kaj eŭropa datencentro.


La senatanino havas tre klarajn ideojn pri tio, kiel paŝon post paŝo ĝia kreaĵo devos disvolviĝi kun la tempo, kiaj celoj estas ĉe la horizonto kaj klarigas, ke la ICO-Valo estas "strategia kaj ambicia projekto, kiu markos pecon de itala industria politiko de la 21-a jarcento kaj ke, danke al la subteno de naciaj kaj eŭropaj institucioj, ĝi fariĝos internacia referenco por teknologioj, novigaj servoj kaj, pli ĝenerale, por la cifereca ekonomio".


Oni scias tamen, ke por plenumi aparte gravan mision, oni ne povas sukcesi unuope, oni nepre devas havi la samajn idealojn kaj labori disdonante taskojn inter tiuj, kiuj povas kaj volas fari kontribui, do la ICO-Valon "estos vera ekosistemo en kiu kaj la publika kaj la privata sektoroj, la universitatoj kaj multaj eksterlandaj kapitaloj ebligos konstrui fortajn kunlaborojn por pliigi industrion, subteni esploradon kaj teknologian novigadon kaj progresigi nian landon en ĉiam pli konkurenca mondo".


Precipe ni emfazas la esencan rolon, kiun ludas scienca esplorado por determini la sukceson de iu ajn projekto, kiu koncentriĝas pri Artefarita Inteligenteco, kiu estas "la plej strategia sektoro de la nemateria ekonomio, efektiviĝas kaj kreskas per fortaj investoj kaj dank’al eminentaj spertuloj el la universitatoj, kiuj povas favori la aperon de ekosistemoj de inteligentecoj kaj scioj, kiuj, miksante malsamajn kulturojn el ĉiuj mondopartoj, realigas novigajn modelojn en ĉiuj sektoroj de la reala ekonomio ". Aldone al tio, ke ĝi estas subtenata de gravaj partneroj, inkluzive de Olivetti kaj TIM, la koncernata projekto "povas reprezenti konkretan defion por relanĉi kaj mastrumi la Artefatitan Inteligentecon, t.e. fundamenta infrastrukturo por la konkurencokapablo kaj la strategia pozicio de iu lando en tutmonda geopolitiko".


La senatanino Virginia Tiraboschi kun la arkitekto Michele Cafarelli, asesoro pri urboplanado kaj publikaj loboroj de la urbo de Ivrea.jpg

La senatanino Virginia Tiraboschi kun la arkitekto Michele Cafarelli, asesoro pri urboplanado kaj publikaj loboroj de la urbo de Ivrea


Parolante pri geopolitiko, hodiaŭ, ke faktoj pli kaj pli interdependas tutmonde, ni ŝatus kompreni, kian rolon, laŭ la senatanino, ŝia projekto povas interagi kun gravaj eventoj kiel laĈina Internacia Foiro pri Komerco de Servoj, kiu okazis en Pekino komence de septembro, aŭ la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kiu okazos en Ŝanhajo venontan novembron, aŭ kun novaj geo-ekonomiaj realaĵoj, kiel la zono de la "Granda Golfo", t.e. la kunigo inter  Hongkongo, Makao kaj la Guangdong-provinco, verŝajne la tutmonda ĉefa centro pri cifereca novigado en la proksima esonteco.


Sufiĉas diri, lasante imagi la sekvajn okazaĵojn, ke la ICO-Valo "estas la unua nacia centro de la marko “Fabrikita en Italio”, la tria plej konata marko en la mondo (post Koka-Kolao kaj Vizo) pro interna forto de kreemo kaj esprimo de artmetiista plejboneco, same kiel la unua homa cifereca centro, kiu volas doni al la teknologia novigado homan kaj etikan aspekton".


Tiam rilate al ĉinaj sciencaj kaj teknologiaj progresoj, la senatanino, sin adresante al la ĉina popolo, antaŭvidas, ke "via altnivela esplorado pri 5G, kiu certe jam antaŭenpuŝas vin al 6G, estos eksterordinara ŝanco por ni rigardi al la Oriento, por trovi tie utilajn progresintajn kapablojn kaj por antaŭenigi niajn landojn, kadre de reciprokeco kaj justa konfronto, kaj por vi tio estos ŝanco por atente observi de proksime la okcidentajn modelojn de komunumo".


Tamen, konsiderante la historion de Italio, ni nepre devas pensi al la kazo, kiu pasintece koncernis la entreprenon Olivetti, aŭ al la faktoj pri ENI (Nacia Institucio pri Hidrokarbidoj) de Enrico Mattei kaj al la Nacia Komitato pri Nuklea Energio estrita de la inĝeniero Felice Ippolito: ĉiuj aferoj ĝenerale memoritaj kiel grandaj ŝancoj por ebla industria supereco, kiujn Italio ne povis protekti kaj perdis. Nun, ĉar la konsiderita projekto ŝajnas havi apartan strategian gravecon, necesus kompreni, ĉu hodiaŭa Italio estas sufiĉe matura kaj preta por defendi la ICO-Valon de iu ajn bojkotado, kiu povas veni de interne aŭ de ekstere de la lando.


La konstruaĵoj “Olivetti” en kiuj havos sian sedejon la ICO Valo, en la nord-itala urbo Ivrea.jpg

La konstruaĵoj “Olivetti” en kiuj havos sian sidejon la ICO Valo, en la nord-itala urbo Ivrea


Laŭ la senatanino Tiraboschi ĉi tio fakte estas kerna demando, al kiu ŝi respondas rememorante la historion de sinjorino Marisa Bellisario, "viziulino, kiu estus povinta ŝanĝi la sorton de nia lando, sed ŝi estis enĉerkigita fare de la politikaro. Fine de la Sepdekaj jaroj, kiam la ideo porti la reton en la hejmoj de la italoj estis tute nepensebla, Marisa intuiciis, ke en tiu ĉi telekomunikad-teknologio estas la estonteco de la ekonomia disvolviĝo".


La senatanino rakontas al ni, ke "en 1984 Bettino Craxi, tiam itala ĉefministro (kaj ankaŭ sekretario de la Itala Socialista Partio, NdR), nomumis ŝin prezidanto de la Komisiono pri Telekomunikado. Tiam estis la momento de ŝia plej granda profesia sukceso, en kiu Marisa volis kompletigi sian industrian projekton kreante la entrepreno Telit, kiu danke al la kunfandiĝo de Italtel kaj Telettra, sektora kompanio de la industria grupo FIAT, estus devinta fariĝi la itala giganto de la telekomunikado. Ŝia projekto malsukcesis ĉar FIAT ne volis virinon kiel estron. Prodi kaj Romiti (tiamaj industriaj gvidantoj, NdR) diris: Ne".


La senatanino ne kaŝas sian zorgon, ĉar en Italio "Hodiaŭ politiko estas pli kaj pli nekapabla plani naciajn strategiojn kaj starigi multflankajn interkonsentojn por gravaj pozicioj je internacia nivelo kaj ĉiam malpli vizia kaj dramece nur atentas pri la momenta konsento kaj pri la malgranda rilata teritorio, kiu, kvankam grava pro lokaj tradicioj kaj kulturoj, neniam povos pretervivi se ne adekvate integriĝinta en alloga kaj konkurenckapabla lando".


Sed la bona novaĵo, ankoraŭ hodiaŭ, estas ke senatanino Virginia Tiraboschi tute ne kapitulacas: "Mi ne rezignos mian decidon pri tiu ĉi projekto, en kiu mi kredis ekde 2018, kiam la cifereca ekonomio kaj eĉ pli la Artefarita Inteligenteco estis temoj nekonataj de la plejmulto kaj en kiuj malmultaj homoj estus investintaj rimedojn".




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments