Hainan de Ĉinio: kafo riĉigas vilaĝanojn

| 2020-09-23
Bookmark and Share

"Kion mi povas fari por vilaĝanoj?" "Ĉu nia vilaĝo ne povas forlasi malriĉecon?" En la Printempa Festo de 2008, la du demandoj estis la plej multe pripensitaj de Huang Xiuwu el Changxing-vilaĝo sub la Qiongzhong-a Li-a kaj Mjaǔ-a Aǔtonoma Gubernio de Hainan-provinco, suda Ĉinio. Li pensis ankaŭ, ke "Mi preferas krei mian propran entreprenon hejme ol dungiĝi ekstere, kaj tiel mi povas helpi samvilaĝanojn riĉiĝi."


1-20091616114A46.jpg

36-jara Huang Xiuwu, supera kaf-faristo


Changxing-vilaĝo estas najbara al la konata kaf-urbeto Xinglong de la provinco. En la 1960-aj jaroj, vilaĝanoj komencis planti kafarbojn sub la influo de la urbeto, sed, pro tio, ke la vilaĝanoj nur vendadis kafon kiel materialo, ili havis malmulte da profito. Huang lernis krudan prilaboradon de kafo, kiu alportis al li profiton. Li decidis gvidi vilaĝanojn disvolvi kaf-industrion. 


d422339727fd1eb9f460401a7688717.jpg

Huang Xiuwu kaj membro de la kooperativo faras bakadon de kafo.


1-20091616124YI.jpg

Trejnado de kaf-faristoj en la vilaĝo


En julio 2013, Huang starigis kooperativon de organika kafo. Post multjara klopodado, pli kaj pli grandiĝas la skalo de la kooperativo. En 2019, ĝiaj membroj kreskis de antaǔaj 5 homoj al 36, kaj la kultura terareo de kafarboj pliiĝis de antaǔaj 2 hektaroj al pli ol 50. La kooperativo helpas preskaǔ 60 malriĉajn familiojn, kaj la averaĝa jarenspezo de ĉiu kooperativ-membro superas 7 mil usonajn dolarojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments