El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Sukcesa Interlingvistika Simpozio "Rolo de lingvoj en interkultura komunikado"

| 2020-09-23
Bookmark and Share

QQ图片20200922164509.png

Ekranbildo de la solena malfermo de la simpozio


La 5-a Interlingvistika Simpozio – organizata ĉiun 3-an jaron de la Interlingvistikaj Studoj de Adam Mickiewicz Universitato (AMU, en Poznano, Pollando) – sukcese finiĝis. Post la malfermo fare de la vicdirektorino de AMU, prof. Katarzyna Dziubalska-Kolaczyk okazis preskaŭ 60 prelegoj en 3 sekcioj ambaŭtage kaj du blokoj da ĉefprelegoj, krome 3 diskutrondoj. Estis grava defio organizi tian aranĝon en virtuala formo, kunigi kolegojn el Eŭropo, Ameriko kaj Azio en la sama tempo kaj kunmeti prelegojn en 3 lingvoj: Esperanto, angla kaj pola laŭ subtemoj. Dankon al ĉiuj – prelegantoj kaj diskutgvidantoj el 23 landoj – pro la kontribuo.


La ĉefaj sekcioj (en pluraj blokoj) estis interkultura komunikado, lingvopolitiko kaj interkultura instruado. Ankaŭ la diskutrondoj traktis tiujn ĉi temojn ĵaŭde vespere. Esperantologio, unuavice Esperanta lingvistiko, aperis en pluraj blokoj. Ni mencias ankaŭ la specialan blokon kaj ĉefprelegon pri gestolingvoj. La publiko povis demandadi tuj post la prelegoj kaj en la diskutejoj post la sesioj.


QQ图片20200922164917.png

Federiko Gobbo kaj Ilona Koutny dum la Simpozio


Dank’al la virtuala formo pli ol 300 aliĝintoj el la tuta mondo (pli ol 40 landoj el 5 mondopartoj de Eŭropo ĝis Oceanio) povis sekvi la programon. Se vi ne sukcesis partopreni iun interesan prelegon, atentu, vi povos rerigardi la prelegojn dum unu monato en la platformo, poste nur kelkajn en speciala Youtube-kanalo.


Post la simpozio ni planas aperigi monografion el elektitaj kaj prilaboritaj prelegoj. Ni kontaktos la kontribuontojn. 


Ni dankas la kunlaboron al Katalin Kováts, gvidanto de la edukista portalo Edukado.net. La bonegan teknikan realigon ni povas danki al la teamo de E@I – Sonja, Dorota, Matthieu sub la gvido de Peter Balaž – kun kiuj ni estis en konstanta rilato dum la lastaj semajnoj. Same ni dankas al la fondaĵo ESF (Esperantic Studies Foundation) kiu helpis la financan flankon de la teknika aranĝo.


QQ图片20200922170347.png

Koncerto de Suzana Kornicka okaze de la Solena Fermo de la simpozio


E@I invitas vin partopreni en alia reta aranĝo, realigata en la sama platformo – KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko), 1-4 de oktobro. Ĉiujn informojn vi trovos en la retpaĝo: kaest.ikso.net.


Kunverkis la organizantoj: Ilona Koutny, Ida Stria, Michael Farris

Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments