Subĉiela prezentado de klasika muziko en Xi'an, Ĉinio
Vespere de la 19-a de septembro, Xi'an-a Simfonia Orkestro faris subĉielan prezentadon sur la norda placo de la pagodo Dayan en la urbo Xi'an, la provinco Shaanxi, nordokcidenta Ĉinio. La senpaga prezentado ankaŭ estis dissendita per retplatformo, celante ebligi al pli multaj homoj ĝui la klasik-muzikan festenon.
Xi'an-a Simfonia Orkestro faras subĉielan prezentadon ĉe la pagodo Dayan. Fotis Li Yibo, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.
La pagodo Dayan, reprezenteca konstruaĵo de Xi'an, apartenas al la unua aro da ĉefaj historiaj kaj kulturaj lokoj ŝtatnivele protektataj de Ĉinio, kaj estis enlistigita kiel monda heredaĵo en junio 2014.
Redaktoro: Kang Caiqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat