Lingshan-monto: ekzemplo de mediprotektado en Pekino

| 2020-09-21
Bookmark and Share

El Popola Ĉinio ofte aperigas artikolojn pri kiel Ĉinio protektas kaj plibonigas la medion. Inter tiuj atingoj aparte kaptis mian atenton la iniciato krei verdajn koridorojn por kunigi arbarojn kaj tie liveri al sovaĝaj bestoj pli bonan kaj vastan vivmedion.


DSC_0002-2.jpg


Mi ne certas ĉu Lingshan-monto estas parto de iu el tiuj verdaj koridoroj, sed mi ĝin vizitis en la 12-a de septembro kaj multe surpriziĝis pri ĝia stato. La kialo de mia surprizo estas tre simpla, vidu la subajn fotojn, ili montras tiun lokon antaŭ iom pli ol jardeko.












Mi antaŭe konis Lingshan-monton nur per tiuj fotoj, kaj ĝuste pro ili mi neniam sentis min allogita iri tien: mi preferas arbarojn anstataŭ herbejojn, ĉar arboj alportas al mi ombron, kaj mi ne emis piediri tutan tagon sub la suno.


Lingshan-monto troviĝas en Mentougou-distrikto, ĉe la limo de Hebei-provinco, kaj estas la plej alta monto de Pekino (2 303 metroj super la marnivelo). Mi vekiĝis tre frue por iri tien, kaj la busvojaĝo estis iom timiga pro la krutaĵoj apud la aŭtovojo. Rekta vojaĝo el Pekino postulas minimume tri horojn, kaj antaŭ la enirejo de la parko estas Hongshuikou-vilaĝo, kun kelkaj restoracioj, gastejoj kaj vendejoj. Ĉe la enirejo de la parko estis vendisto vendanta fruktojn kaj legomojn produktitajn en la ĉirkaŭaĵoj, kaj post-tagmeze tie mi trovis ankaŭ aliajn vendistojn kun alispecaj legomoj kaj fruktoj.


lqDSC_0076.jpg

La arbaro kiun mi transiris


Mi komencis la longan piediradon al la montopinto kaj iom surpriziĝis: la vojo estis inter arbaro. Mi pensis ke tia estus nur la komenco de la vojo, poste mi atingus tiun parton montritan de la fotoj: monto kovrita nur de herboj, sen arboj. Sed mi paŝadis dum pli ol tri horoj en la arbaro kaj ne vidis tiun pejzaĝon de la fotoj, mi estis ĉiam ĉirkaŭita de arbaro, tra kiu kuras rivereto kaj eblas eĉ rimarki kelkajn akvofontojn.


Subite mi trovis trotuaron similan al tiu de la fotoj, sed ĉirkaŭita de la arbaro, kiu estas surprize densa kaj plena de insektoj, floroj, fruktoj kaj sciuroj. Subite mi sukcesis vidi la montopinton, kaj mi estis jam tre proksime al ĝi, ĉirkaŭ duonhora piedirado devus esti sufiĉa por atingi la pinton, kaj tiam mi konstatis, ke la tuta loko kiu aperas senarba en tiuj malnovaj fotoj estas jam kovrita de arbaro!


lqDSC_0140.jpg

Insektoj kaj floroj abundas en tiu arbaro


Mi iris tien supozante, ke mi sukcesus fari belajn fotojn de montoj kaj herbejoj, sed kion mi trovis estis arbaro tiom densa, ke ofte estis malfacile vidi la montojn ĉirkaŭe. La belaj aferoj ne estis for de mi, sed apud mi: diverskoloraj insektoj kaj floroj, akvofaloj, folioj jam flavaj aŭ ruĝaj pro aŭtuno.


En tiu ĉi tempo de la jaro, en kelkaj arbaroj de Pekino cikadoj faras bruegon, ĉar ili estas tre multaj. En tiu arbaro ili tamen malabundas, mi ne certas pro la kialo, sed mi supozas, ke pro tio ke iliaj larvoj unue vivas subgrunde dum longega tempo, ili ankoraŭ ne havis tempon por repopoligi tiun arbaron. Mi tre volas reveni tien post jardeko por konstati ĉu cikadoj tiam estos pli abundaj tie. Mi ankaŭ rimarkis malmultajn birdojn kompare al kelkaj aliaj lokoj de Pekino, kaj ne trovis klarigon por tio, sed espereble ankaŭ la birda populacio iom post iom kreskos en tiu loko.


DSC_0121.jpg

Jen aŭtuno en Pekino


La bestoj kiuj ŝajne plej rapide adaptiĝis al tiu loko, krom insektoj kaj araneoj, estas sciuroj: mi vidis plurajn tie, ili vivas sur la arboj kaj scivolemas pri homoj, sed multe pli timas alproksimiĝi al ni ol tiuj troveblaj en aliaj pekinaj parkoj. Ili aspektas malsamaj ol tiuj sciuroj troveblaj en aliaj pekinaj parkoj, kaj esplorante pri tio mi malkovris, ke en Pekino troviĝas kvar specioj da sciuroj, en urbaj parkoj abundas siberia sciuro (Tamias sibiricus), dum en montaroj, speciale en tiuj for de la urbo (eŭrazia ruĝa sciuro estas escepto, ĝi abundas en Botanika Ĝardeno de Pekino), troviĝas la aliaj specioj. Bedaŭrinde mi ne sukcesis foti ilin, ĉar ili rapide forkuris, sed se oni sidiĝas ie kaj restas tie dum longa tempo, ili kutime alproksimiĝas.


lqDSC_0151.jpg

Unu el la belaj akvofaloj survoje al la montopinto


Post longa piedirado tra la arbaro, mi revenis al la enirejo de la parko kaj manĝis nudelojn en loka restoracio. La vilaĝo troviĝas ĉe la piedo de bela monto kun du grandaj blankaj rokoj, kiuj vesperiĝe reflektas la sunlumon kaj fariĝas ruĝaj. Mi neniam restis en Mentougou ĝis tiom malfrue, estis jam la sesa ptm kiam mi komencis reveni al la urbo. Mi atingis mian hejmon tre laca, sed ĝoja pro la memorinda tago ĉe Lingshan-monto.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments