Mezaǔtuna Festo: juna heredanto de la tradicia lunkuk-farado

| 2020-09-21
Bookmark and Share

1126491311_16000670781051n.jpg


31-jara Zhang Xu el Shangqiu-urbo, Henan-provinco, estas heredanto de la tradicia lunkuka marko Jingshengchang en Henan-provinco. La marko stariĝis en 1860, kaj ĝiaj tradiciaj lunkukoj estas krust-molaj, farĉ-abundaj kaj unikaj.






En 2007, post diplomiĝo el supermezlernejo, Zhang Xu eklernis de sia patro faradon de lunkuko. Krom fari lunkukojn laǔ modernaj manieroj, li ankaǔ daŭrigas tradician far-manieron. Li miksas farunon kun maltoza siropo, zorgeme elektas materialojn, miksas farĉojn, faras krustojn, meti farĉojn en krustojn, modeli lunkukojn kaj faras bakadon per lignaj pecoj de fruktoarbo. 






Li diris: "Tradicia far-maniero de lunkukoj estas trezora kultur-riĉaĵo, mi volas heredigi ĝin kaj konservi memoron pri loka bongustaĵo."


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments