Pro troa rulado, pando “kalviĝis”!

| 2020-09-18
Bookmark and Share

Stelulo de Pekina Bestoĝardeno, la 3-jara pando Fu Xing kaptis atenton de vizitantoj pro sia "kalva" kapo, kaŭzita de troa rulado sur la tero.


WeChat Image_20200917090457.jpg


Pando-ŝatantoj antaŭ nelonge rimarkis mankon de haroj sur la kapo de Fu Xing, kaj tio rapide fariĝis tre atentata temo en ĉina socia reto Weibo.










Zhang Chenglin, vic-kuratoro de la bestoĝardeno, klarigis, ke zoologoj kaj dentistoj ekzamenis la pandon kaj konkludis, ke la perdo de haroj ne estis kaŭzita de vundo aŭ infekto. Anstataŭe, la pando havis la kutimon ruliĝi surplanke ekde junio ĉi-jare. La kalva punkto estas sur la elstara punkto de lia kranio, kiel rezulto de ruliĝkutimo de la pando.














La bestoĝardeno planas aldoni distraĵojn kaj trejnadon por Fu Xing, kaj liaj prizorgantoj pliigos interagadon por instigi Fu Xing forlasi la kutimon ruliĝi. La bona novaĵo estas, ke novaj haroj jam kreskas sur la kalva parto de lia kapo.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICexpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments