Grandega gardoturo de la Granda Muro malfermiĝis al turistoj
La plej grandskala gardoturo de antikva Granda Muro estas malfermita al la publiko ekde la 12-a de septembro, post longa riparado kaj plibonigo de infrastrukturo kaj de la ĉirkaŭa medio.
La impresa gardoturo Jiuyan, ankaŭ konata kiel Naŭokula Turo, havas naŭ truojn en ĉiu flanko de siaj muroj. Situanta sur monto je alteco de 1 141 metroj super la marnivelo en la distrikto Yanqing de Pekino, tiu kvadrata turo estis uzata kiel restejo de soldatoj kaj stokejo pri gravaj provizaĵoj. La ĝusta dato de ĝia ekkonstruo estas nekonata, sed historiaj registroj montras, ke ĝi jam ekzistis en Ming-dinastio (1368-1644).
"La numero naŭ estis uzata de imperiestro kaj liaj familianoj dum Ming-dinastio, kaj ordinaraj konstruaĵoj ne rajtis uzi tiun nombron," klarigis Zhao Chen, estro de la Ĉina Nacia Akademio de la Granda Muro. "Sed la gardoturo havas naŭ truojn sur ĉiu muro, kio montras ĝian grandiozecon en konstrua stilo."
La turo altas je 7,8 metroj, kaj ĉiu flanko longas je 13 metroj. Ĉiu flanko estas alta je 2 metroj, kun pordo 1,2-metro-larĝa.
Specialistoj pasigis ĉirkaŭ tri jarojn prizorgante la riparadon de la restaĵoj kaj plibonigante la ĉirkaŭan medion, transformante ĉi tiun historie interesan lokon en "ekologian areon" de la Granda Muro, kun arbara kovrado atingante 94,6 procentojn, laŭ Zhao Chen.
Estis ankaŭ lanĉita sistemo pri reta mendado de biletoj por turistoj.
Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto
Fonto: GICexpat
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat