El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kargotransportado inter Ĉinio kaj Eŭropo kreskas malgraŭ KOVIM-19

| 2020-09-15
Bookmark and Share

La 28an de marto en Wuhan ekveturis la kargotrajno X8015 al Duisburgo de Germanio. Tio estis la unua kargotrajno de Wuhan al Eŭropo post bona preventado kaj regado de KOVIM-19 en la urbo, kaj tio markas renormaligon de kargotransportado inter Wuhan kaj Eŭropo. Fotis Xiao Yijiu, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo.


Laŭ la plej freŝaj donitaĵoj, en aŭgusto estis entute 1 247 vojaĝoj de kargotrajnoj kun 110 000 konteneroj inter Ĉinio kaj Eŭropo. Ili daŭre ludas rolon en preventado kaj regado de KOVIM-19, rekomenco de produktado kaj stabiligo de mondaj proviz-ĉenoj.


La 26an de aprilo kargotrajno ŝarĝata per materialoj kontraŭ KOVIM-19 ekveturis de Jinan de Ĉinio al Budapesto de Hungario. (Foto sendita de Wang Kai, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo)


La 14an de aprilo la kargotrajno Ĉina Poŝto el Chongqing de Ĉinio atingis Vilnon, ĉefurbo de Litovio, kaj estis malŝarĝita. (Foto el Litova Poŝto)


Post komenco de la kuranta jaro, pro eksplodo de KOVIM-19, ĉesis flugoj en pluraj regionoj, tamen ĝis nun daŭre kreskas transportado de kargotrajnoj inter Ĉinio kaj Eŭropo.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments