【E-radio】Pekinaj lernantoj revenas al lernejoj

| 2020-09-15
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Pekinaj lernantoj revenas al lernejoj

– Bankrotis klasikmuzika kompanio Columbia Artists

– La nombro de la konfirmitaj kazoj de KOVIM-19 en Usono superis 6 milionojn

– Tri novaj itineroj de turismaj aŭtobusoj por nokta promeno en Pekino


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Pekinaj lernantoj revenas al lernejoj


La 29-an de aŭgusto en Pekino komenciĝis nova semestro por element-lernejanoj en la unua lernojaro, mezlernejanoj en la unua kaj tria lernojaroj kaj ĉiuj en superaj mezlernejoj. La 1-a kaj 7-a de septembro, respektive, estas revendatoj por elementlernejanoj kaj mezlernejanoj en aliaj lernojaroj.


– Bankrotis klasikmuzika kompanio Columbia Artists


Post eksplodo de la pandemio, tutmondaj muzikaj prezentadoj ĉesis, sekve teatroj kaj malgrandaj kaj mezgrandaj muzik-kompanioj bankrotis. Columbia Artists, unu el la plej grandaj kompanioj pri klasika muziko en la mondo, anoncis bankroton per sia retejo, post fini sian laboron en la 31-a de aŭgusto.


– La nombro de konfirmitaj kazoj de KOVIM-19 en Usono superis 6 milionojn


La plej novaj statistikoj pri KOVIM-19, diskonigitaj de Universitato Johns Hopkins en la 31-a de aŭgusto, montras, ke la nombro de konfirmitaj kazoj en Usono superis 6 milionojn. Laŭ datumoj de la 31-a de aŭgusto, en Usono estas 6 002 615 konfirmitaj kazoj, el kiuj 183 203 rezultis en morto.


– Tri novaj itineroj de turismaj aŭtobusoj por nokta promeno en Pekino


Tri noktaj itineroj de turismaj aŭtobusoj estis kreitaj en Pekino por vigligi la noktan ekonomion. Ili estas la itinero sur Chang'an-avenuo, la itinero laŭ la suda parto de la centra akso de Pekino kaj la itinero tra orienta Pekino. Ĉina prezidanto Xi Jinping atentigis en sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), pri tio, ke necesas plialtigi vivkvaliton de la popolo kaj pliefikigi disvolvadon, por tiel kontentigi la postulojn de homoj en diversaj areoj de socia vivo.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments