Ĉinio celas agadon surbaze de reciproka gajno -- Intervjuo kun sinjoro Vilhelmo Lutermano

| 2020-09-14
Bookmark and Share

Vilhelmo Lutermano estas germana esperantisto, kiu aktive tradukas germanan literaturon en Esperanton kaj viglas en la maldekstra Esperanto-movado. Li estas ĉefredaktoro de la Esperanto-versio de Le Monde diplomati-que (http://eo.mondediplo.com). Li naskiĝis en 1936 en norda Germanio kaj esperantistiĝis en 1987. Li longe loĝis en Francio kaj Kubo. Lastatempe El Popola Ĉinio intervjuis lin:



291564_112940528850993_1775278331_o.jpg


VL: Ekde kiam mi lernis nian lingvon, mi tuj aliĝis al la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj, aparte de tio, mi komencis traduki germanan literaturon en Esperanton kaj tion daŭrigas ĝis hodiaŭ. Antaŭ dek kvin jaroj mi legis artikolojn de la franca monatgazeto Le Monde diplomati-que (laŭvorte: La diplomatia mondo), kiu estas gazeto de brilaj analizoj pri politikaj, sociaj kaj kulturaj eventoj tra la mondo. Kaj mi trovis tiujn artikolojn tiom bonegaj kaj disvastigendaj, ke mi metis flanken la tradukadon de literaturo kaj dediĉis min plene al tradukado de tiuj artikoloj. Tio ĝis nun estas mia ĉefa laboro. Krome, en la kadro de la asocio Monda Asembleo Socia (MAS) mi eldonas librojn en Esperanto verkitajn aŭ tradukitajn de MAS-anoj.


Kial vi ekhavis la penson fari diskonigon pri ĉina batalo kontraǔ la epidemio?


VL: Temas pri la parolado de la ambasadoro de Ĉinio en Usono, Cui Tiankai, kiu faris enkondukan paroladon pri la ĉinaj-usonaj rilatoj, dum reta konferenco organizita de la Brookins Institution, usona pensfabriko. Li elvokis la historion, nuntempon kaj estontecon de la internaciaj rilatoj inter la du landoj kaj pledis por fortigi la kunlaboradon per reciprokaj kompreno kaj respekto, por helpi konstrui internacian ordon kaj sistemon de "postpandemia" monda regado. Leginte tiun paroladon, mi tuj decidis traduki ĝin, ĉar ĝi demonstras, ankaŭ per sia mezurata tono, la egan kontraston inter la ĉina kaj la aktuala usona politiko.


Kian impreson vi havas pri Ĉinio? Kiel la lando traktas la epidemion?


VL: Kompreneble ege impresas min la rapido kaj la amplekso, en kiu Ĉinio levis milionojn da homoj el ekstrema malriĉeco kaj kiom imprese la ekonomio atingas mondan pintnivelon. Kaj mi miregis kaj admiris la rezolutan, kuraĝan blokadon de la lando kaj de la urbego Wuhan por izoli la viruson de KOVIM-19, post komencaj hezitoj de lokaj instancoj aliri la problemon.


Ĉinio estas la plej granda ekonomia partnero de Germanio, kaj laŭ mia takso la plej multaj germanoj aprobas tion. Sed ekzistas ankaŭ fortoj, kiuj postulas redukton de tiu rilato, ankaŭ sur eŭropunia nivelo, kie Germanio havas grandan influon. Sed mi kredas – kaj esperas –, ke la germana registaro faros decidojn laŭ la reala situacio, kaj tiu pledas por ampleksigi la interrilatojn kun la lando sur ĉiuj niveloj.


Ĉu vi scias pri la ĉina iniciato “La Zono kaj Vojo”? Kiel vi opinias pri ĝi?


VL: Jes, mi scias pri tio kaj regule sekvas ĝian evoluon, aktuale en la ĉinaj rilatoj kun Irano kaj kun Pakistano ktp. Tiu granda projekto elstaras, kontraste kun eksterlandaj ekonomiaj politikoj de kelkaj aliaj grandaj nacioj, per tio, ke ĝia principo ne estas "nia lando unue", sed celas agadon surbaze de reciproka gajno. Ekzistas praktikaj ekzemploj pri tio, kaj necesas kontraŭstari la kampanjon en multaj landoj, kiu absurde deklaras la ĉinan politikon imperiisma kaj agresema.


Redaktoro: Xie Ruifeng



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments