Baishi-monto, belega vidindejo de Hebei

| 2020-09-11
Bookmark and Share

La 6-an de septembro mi unuafoje estis ekster Pekino ekde mia reveno al Ĉinio en la 9-a de februaro: mi aliĝis al taga ekskurso al Baishi-monto en la provinco Hebei.


lrDSC_0504.jpg


La vojaĝo per buso daŭris iom pli ol tri horojn, kun 15-minuta paŭzo dumvoje. La parko havas du enirejojn, orienta kaj okcidenta, kaj mi eniris ĝin tra la orienta enirejo. Tiu turismejo allogas homojn el pluraj lokoj de Ĉinio, kaj mi vidis aŭtojn kaj busojn el pluraj ĉinaj provincoj en la parkejo. Ĉe la enirejo, la vico por aĉeti enirbileton ne estis tiom longa, sed la vico por la telfero estis ja grandega.


Ĝis la pasinta jaro estis busoj por transporti la turistojn al la pinto, ĉar la vojo estas tre longa, sed nuntempe la parko permesas supreniradon nur per la telfero, kiu aspektas nova kaj estas tre moderna: ĉiu kajuto transportas maksimume ok pasaĝerojn, la veturo estas tre rapida, kaj en la stacioj estas aŭtomata sistemo kiu demetas la kajuton el la kablo por ke ĝi iru malrapide, pendigita sur reloj, por ke pasaĝeroj komforte eniru kaj eliru. Kompreneble la kajuto iom balancas dum akcelado, kaj tio estas iom timiga, sed daŭras mallongan tempon, dum la vojaĝo oni povas ĝui belegan pejzaĝon tra la fenestro.


DSC_0393.jpg



Ĉe la enirejo de la parko estas eta muzeo pri la Ĉina Rezistmilito Kontraŭ Japanaj Agresantoj, kaj tie mi malkovris, ke en tiu regiono okazis bataloj. Mi surprize vidis fotojn de soldatoj sur la Granda Muro, kaj nur poste rimarkis, ke el la kajuto de la telfero eblas vidi la Grandan Muron en apudaj montoj, iom for de tie.


Ne pensu, ke la vizito al tiu turismejo estas facila pro la telfero: kvankam ĝi alportas vin al la pinto de iu monto, el tie necesas multe piediri por spekti la belecon de tiu loko, kiu estas tre vasta, la vojoj serpentumas ĉe abismoj kaj estas multaj ŝtuparoj per kiuj oni iras supren kaj malsupren por admiri la pejzaĝon, kiu estas konata kiel la norda Zhangjiajie - fama turismejo en la provinco Hunan, konata de fremduloj pro la simileco kun la scenejo de la filmo Avataro.


lrDSC_0510.jpg


Parenteze, antaŭ mia transloĝiĝo al Ĉinio mi legis en alilandaj amaskomunikiloj, ke la similaĵoj inter Zhangjiajie kaj la scenejo de la filmo Avataro supozeble estas kritikoj al la ĉina registaro (kvankam neniu scias kion ekzakte oni supozeble kritikas!), kaj ke ĉinoj ofendiĝis de tio. Mia sperto en Ĉinio estis tute mala: la filmo estas aparte ŝatata de multaj ĉinoj ĝuste pro tiuj similaĵoj, rigardataj kiel omaĝo, ne kritiko, al Ĉinio. Cetere la filmo kritikas la detruadon de la medio fare de homoj, kaj Zhangjiajie estas ekzemplo de la zorgo de Ĉinio pri mediprotektado. Nuntempe turismaj firmaoj en Ĉinio ofte uzas bildojn de la filmo Avataro en siaj reklamoj pri Zhangjiajie.


Ni revenu al Baishi-monto. Ĝia nomo signifas blankroka monto, ĉar ĝi estas plena de belaj, altegaj kaj grandegaj krutaĵoj blankaj. El la telfero oni sekvas vojon al la alia flanko de la monto, kie troviĝas la belegaj vidindaĵoj. Ne eblas esplori la tutan parkon en ununura tago, mi nur sekvis la ĉefan itineron kaj faris rondan promenadon ĉe la krutaĵoj, iris al la pinto de la plej alta monto kaj sekve revenis al la komenca punkto per alia vojo. Mi vidis en mapoj, kaj ankaŭ propraokule, ke ekzistas telfero kiu transiras al apuda monto, kiun mi ne esploris, kaj ankaŭ estas alia vojo al mala flanko de tiu monto, kiun mi same ne esploris pro tempomanko.


lrDSC_0442.jpg


Aparte kaptis mian atenton la aro da montoj malantaŭ la bela pejzaĝo: bluaj kaj parte kovritaj de nebulo, ili aspektas kvazaŭ tiuj montoj en ĉinaj tradiciaj pentraĵoj. Ankaŭ la grandaj krutaĵoj memorigas min pri ĉinaj pentraĵoj, kaj la tuta scenejo estas vere mirinda.


Mi neniam ĉijare estis en loko tiom homplena, kaj mi ankaŭ konstatis, ke la turistoj tie venas el multaj partoj de Ĉinio. Tio donis al mi iom da timo, ĉar en epoko de pandemio mi estis inter tiom da homoj el tiom multaj lokoj, sed mi iom post iom trankviliĝis, speciale pro la konstato, ke kvankam mi pasigis tiom da tempo sen eliro el Pekino, multego da homoj el aliaj partoj de Ĉinio venas al Pekino ĉiutage kaj neniu problemo okazas, simple ĉar la epidemio estas sukcese regata en la lando. Komence de mia promeno mi hezitis pri demeti mian maskon, sed finfine mi tion faris, kiam mi estis en loko pli trankvila, kun malmultaj vizitantoj.


lrDSC_0502.jpg


Ĉe la fino de iu vojo, mi atingis vitrajn platformojn super abismo. Mi neniam estis sur vitra platformo tiom alta kaj timiga antaŭe, kaj tie multaj homoj fotiĝas. Mi ankaŭ vidis vitran vojon apud krutaĵo, kiu estas fermita al vizitantoj, kaj mi esperas iam viziti ĝin. Ankaŭ kelkaj aliaj vojoj estas fermitaj al vizitantoj, sed mi ne scias la kialon, nek ĉu ĝi rilatas al la pandemio.


Mi komencis mian vojon al la pinto de la plej alta monto, kaj ĝi estis aparte laciga ĉar mi lasis tiun parton por la fino de mia vizito, sed la rigardo el la supro estas belega, kaj el tiu eblas vidi la tutan ĉirkaŭaĵon: ĉe unu flanko, la altaj krutaĵoj ĉe kiuj mi piediris estas rigardeblaj el la supro, ĉe la alia flanko eblas vidi la Grandan Muron, kaj ĉe la tria flanko mi sukcesis vidi la vojon kiun mi uzis antaŭe, kun multaj homoj sur ĝi. Mi ekiris malsupren tra alia vojo kaj malkovris, ke en ĝi estas malmultaj homoj, ŝajne pro tio, ke plejparto de la turistoj pigras iri al alta loko kaj preferas resti en malantaŭa parto, sed mi miris pri tio, ke la pejzaĝo estis tute alia: anstataŭ la belaj klifoj, mi subite estis inter pinarboj kaj rigardante alian flankon de la monto.


lrDSC_0525.jpg


Reveninte al la komenca punkto de la vojo, mi ne havis tempon por viziti alian vojon, mi trankvile revenis al la telfero kaj sekve al la buso. Ĉe la enirejo de la parko estas vilaĝo, kie estas restoracioj kaj pluraj vendejoj, sed mi ne havis tempon por aĉetumi kaj tuj iris al la buso.


La reveno al Pekino estis multe pli laciga kaj postulis kvin horojn: nia buso haltis dufoje ĉe polic-kontrolejoj, la unua en Hebei kaj la dua en Pekino. En Hebei, polico notis pasport-numeron kaj telefon-numeron de ĉiu el ni por ebligi rapidan kontakton kun ni okaze de novaj kazoj de KOVIM-19 en la regiono kiun ni vizitis. En Pekino sufiĉis noti informojn de unu el ni. La peza trafiko surprizis min: kiom da homoj forlasas Pekinon por semajnfinaj promenoj en najbaraj provincoj! Ŝajnas kvazaŭ ĉiuj homoj subite decidis profiti la lastajn varmajn tagojn de la jaro en tiu ĉi komenco de aŭtuno por kompensi la longan tempon, kiun ili pasigis hejme.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments