Shaanxi de Ĉinio: kiel ruĝaj ibisoj kuniĝas kun organikeco?

| 2020-09-10
Bookmark and Share

1126453447_15992065233671n.jpg


En Yangxian-gubernio, Hanzhong-urbo de Shaanxi-provinco, Ĉinio, ĉie videblas ruĝaj ibisoj (Nipponia nippon) kiuj serĉas manĝaĵojn aǔ ripozas ĉe riverbordoj kaj marĉejoj. La gubernio estas nomata kiel "hejmloko de ruĝaj ibisoj". En la 23-a de majo 1981, oni trovis en tiu gubernio la nurajn 7 ruĝajn ibisojn en la mondo.


1126453447_15992065233391n.jpg


1126453447_15992065233971n.jpg


Por protekti ruĝajn ibisojn, la loka registaro proponis al kamparanoj ne uzi kemiajn sterkojn en la kampoj kie ruĝaj ibisoj viglas kaj serĉas manĝaĵojn, kaj ellaboris multe da favoraj politikoj por disvolvi organikajn industriojn. En 2010, la gubernio estigis organikan industri-parkon kaj, per favoraj politikoj, kuraĝigis firmaojn kaj kooperativojn partopreni en tia industrio.






Dank' al organikeco, la nombro de ruĝaj ibisoj, kiuj preskaǔ malaperis, plimultiĝis de 7 al pli ol 2 000 en la gubernio, kaj al 5 000 tutmonde. Samtempe la organika industrio fariĝis ne nur la ĉefa avantaĝo de la ekonomia kaj socia disvolvado de la gubernio, sed ankaŭ ĉefa industrio por helpi malriĉulojn iri el malriĉeco. Pli ol 100 mil kamparanoj profitas de organika industrio.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments