Kopio de Parizo en Ĉinio
Ne, ĉi tiu urbo ne estas Parizo, ĝi estas Tianducheng, en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Hangzhou en sudorienta Ĉinio. Konata kiel "Parizo de la Oriento", ĉi tiu 12-kvadratmejla turisma distrikto estas desegnita por imiti la francan ĉefurbon en sia tuta grandioza arkitekturo, de malpligrandigita ĝardeno de Versajlo ĝis kopio de la turo Eiffel alta je 354 futoj. Krom allogi vizitantojn, en la areo oni planis loĝigi ĉirkaŭ 10 000 lokanojn - sed nur 2 000 homoj nuntempe loĝas en tiu loko, kiu ricevas milojn da turistoj dum pinta sezono.
Nova libro de la franca fotisto François Prost, Parizo, Ĉinio, celas kompari fotojn de ĉi tiu loĝkvartalo kun tiuj de la ĉefurbo de Francio. Jen 12 fotoj pri la nekredebla pariza kopio de Ĉinio, unu apud la alia. Tianducheng estas maldekstre, Parizo dekstre.
Eiffel-turo
Statuo el la muzeo Louvre
Ĝardenoj de Versailles
Ĝardeno de Luksemburgo
La urbo fotita el la supro
Eiffel-turo rigardata de malproksime
Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto
Fonto: TimeOutBeijing
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat