Speciala sperto en la Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj
La 5-an de septembro, ĉe la budo de la Federacio de Mondaj Turismaj Urboj en ekspozicia areo por turismaj servoj en la Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj, iu knabino staris antaŭ granda ekrano prezentanta filmeton pri turismo. La budo estas ekipita per du grandaj ekranoj, respektive sur la muro kaj sur la tero, kiuj dissendas filmetojn pri turismo. Se oni staras sur la ekrano, li/ŝi povas havi la senton esti en vidindejoj. La Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj 2020 okazas en Pekino inter la 4-a kaj la 9-a de septembro. (Fotis Cai Yang, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua)
Redaktoro: Kang Caiqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat