El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping emfazis antaŭenigon de prospero de servokomerco kaj revigligo de monda ekonomio

| 2020-09-07
Bookmark and Share


Vespere de la 4a de septembro en la Ĉina Nacia Kunvena Centro inaŭguriĝis la Tutmonda Pintkunveno pri Komerco de Servoj de ĉi-jara Ĉina Internacia Foiro pri Komerco de Servoj. Ĉina prezidanto Xi Jinping videe alparolis la pintkunvenon. Ankaŭ pluraj fremdlandaj politikistoj kaj ĉefoj de internaciaj organizoj videe salutis la kunvenon. La bondeziroj el malsamaj kontinentoj kaj horzonoj altiris mondan atenton al la grandskala evento, kiu eligas decidon kaj fidon de Ĉinio pri plivastigo de malfermo al la mondo.



Sur la fono de la pandemio de KOVIM-19, la foiro estas la unua grava evento de Ĉinio pri internaciaj ekonomio kaj komerco. Prezidanto Xi substrekis en la parolado: "Ĉinio klopodu kun aliaj landoj por travivi la malfacilan tempon, antaŭenigi prosperon de monda servokomerco kaj fruan revigligon de la monda ekonomio."


Dum la pandemio, vasta aplikado de telekuracado, interreta edukado, kundividaj platformoj, kunlabora oficejo kaj translanda retkomerco ne nur kontentigis postulojn de homoj en la ĉiutaga vivo, sed ankaŭ ludis gravan rolon en stabiligo kaj antaŭenigo de disvolvado de la monda ekonomio en eksterordinara tempo.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments