Ĉina fervojo: Mulan de elektra veldado

| 2020-09-07
Bookmark and Share

Lastatempe la usona filmo Mulan lanĉiĝis. En Ĉinio, hejmloko de Mulan, estas multaj virinoj saĝaj kaj kuraĝaj kiel Mulan, kaj ili faras laborojn samajn al tiuj de viroj.


MAIN202009040837000502464293767.JPG

45-jara Yin Yanfei estas la nura veldistino de chongqing-a sekcio de Ĉina Fervoja Grupo en Chengdu, kaj ŝi jam laboris 28 jarojn en la posteno ofte okupata de viroj.


MAIN202009040837000522609407037.JPG


Laborante sub ekstreme alta temperaturo, okulpika lumo, danĝero... por veldistoj la plej malfacila sezono estas somero. Pro tio, ke la temperaturo ĉirkaŭ veldpunkto ofte superas 3 000℃, en dika protekt-kostumo, veldistoj ŝvitegas pro varmegaj fajreroj. 


MAIN202009040837000503571250211.JPG


"Multaj partoj de lokomotivoj postulas veldadon, inkluzive de la granda kovrilo de lokomotivo kaj la sesangula ŝraŭbingo kun diametro je 5 mm. Eta malatento povas kaǔzi danĝeron al la lokomotivo." Tion diris Yin.


MAIN202009040837000533130412687.JPG


Kompare kun viraj veldistoj, Yin havas avantaĝon labori en mallarĝaj lokoj kaj esti pli atentema. Ŝi ne nur zorgeme veldas, sed ankaǔ plurfoje kontrolas.


MAIN202009040837000511420251486.JPG


En la pasintaj 28 jaroj, Yin ĉiam diligente laboris. Ŝi diris: "Ĉiu laboro kaj ĉiu okupo havas sian malfacilon. Malgraǔ malpuro kaj lacigo, veldado estas bezonata de nia socio. 'Amu tion kion vi faras', mi laŭeble bone plenumas mian laboron."


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments