Mia reveno al fotado

| 2020-09-04
Bookmark and Share

Foto farita en 2011, en la urbo Campinas, en Brazilo.


En unu el miaj unuaj artikoloj por El Popola Ĉinio mi menciis mian amon al fotado, sed nur antaŭ ne longe mi rimarkis, ke pli ol hobio kaj lingvaĵo per kiu mi klopodas min esprimi, ĝi estas ankaŭ intime ligita al malfacilaj momentoj de mia vivo.


Mi ĉiam amis sciencojn kaj artojn, kaj fotado estas la arto kiu plej bone kunigas ambaŭ: ĝi havas teknikan flankon, kiel optiko kaj elektroniko, kaj la artan flankon, kiu rilatas al kapablo manipuli tempon, kolorojn, fokuson kaj profundecon por esprimi sentojn kaj ideojn.


Rusto iom post iom forkonsumas malnovan lokomotivon en Paranapiakabo, Brazilo. Foto farita en 2011.


Kaj mi komencis profunde envolviĝi kun fotado ĝuste en ŝlosila momento de mia vivo, kiam mi forlasis la fakultaton pri fiziko kaj komencis studi literaturon. Tiam mi matrikuliĝis en baza kurso pri fotado, kiu rapide fariĝis la ĝusta ilo por geedzigi fizikon kaj literaturon en mia koro: kiel studento pri fiziko, miaj iloj estis lensoj kaj sensiloj (mi per spektroskopio esploris varman plasmon), kaj sekve semiotiko fariĝis mia ĉefa ilo por esplori pri literaturo.


La kurso, sub gvido de Celso Palermo, prezidanto de Centro pri Fotado de Campinas, instigis min esplori novajn manierojn rigardi la mondon per fotado. Sed mi estis limigita, en teknika flanko, de mia tiama kompakta fotilo, kiu ne ebligis al mi mem agordi la eksponon. Pro tio mi tiam atentis pri komponado kaj redaktado de miaj fotoj.


Papilio en arbaro de Paranapiakabo, fotita en 2011


En 2010 mia fotilo paneis kaj mi bezonis aĉeti novan. En tiu epoko Nikon D3000 estis tre bonpreza, kaj mi kaptis la okazon. Ĝi estis mia unua DSLR-fotilo. Ampleksiĝis miaj ebloj memesprimi per fotado, kaj tio okazis ĝuste post la fino de amrilato, kiam mi droniĝis en malĝojo. Fotado helpis min kontraŭbatali deprimon kaj donis al mi instigon por sekvi la vivon.


Tiam mi ankaŭ amikiĝis kun fotistoj de la Centro pri Fotado de Campinas, ni kutimis babili pri fotado, komenti fotojn unuj de la aliaj, kaj foje kune iri tra la urbo por kune foti antikvajn konstruaĵojn aŭ publikajn eventojn kiel parado aŭ protesto. Mi ankaŭ fariĝis pli proksima amiko de Milene Rinaldi, fotisto kaj esperantisto, kiu diversfoje gastigis min en ŝia hejmo en San-Paŭlo kaj el kiu mi multe lernis pri fotado, ĉar ŝia fako estas arta fotado. En 2011 ni kune organizis fotoekspozicion dum TAKE (Tut-Amerika Kongreso de Esperanto), al kiu aliĝis kiel eksponanto meksika samideano Joaquin Rosillo Vega Acosta, kiu ankaŭ fariĝis tre kara amiko.


Viro iras surstrate en la urbo Campinas, en Brazilo. Fotita en 2011.


En 2012, post reveni al Brazilo el miaj unuaj UK kaj IJK, en Vjetnamio, mi aliĝis al fakkurso pri fotado sub la temo "Publikaj transportoj kaj la popolo", sub la gvido de Roberta Tojal, antropologo kaj fotisto de la Nacia Fondaĵo por Indiĝenoj. Antaŭ tiu kurso mi malŝategis foti homplenajn lokojn, sed ŝi montris al mi kiom da eblecoj pri memesprimado oni povas trovi fotante homojn, kiom da vivrakontoj kaj interrilatoj oni povas trovi sur ĉiu vizaĝo sur foto, kaj ni ankaŭ esploris kune kiel per fotoj eblas montri al homoj la rilaton inter publika transporto (loka departemento pri publika transporto dungis ŝin por tiu kurso) kaj la popolo, kaj tiu rilato estas multe pli ampleksa ol ni kutime imagas.


Tia estis mia vivo inter 2010 kaj 2013: kursoj pri fotado, studado, praktikado, vizito al fotoekspozicioj de amikoj, ktp.. Post vizito al Fortalezo por organizado de IJK, tamen, rabistoj forprenis mian bagaĝon, inkluzive de mia fotilo kaj du lensoj, kiam mi estis alvenonta hejmen. Mi seniluziiĝis en tiu momento, ne nur pro la perdo de valoraĵo, sed ĉefe pro la konstato, ke mi malofte sentis min sekura por foti surstrate: en Brazilo fotisto uzas unu okulon por foti kaj alian por certigi ke ne estas rabisto en la ĉirkaŭaĵoj, kaj mi ne volis plu elteni tiun vivstilon... Mi forlasis altnivelan fotadon kaj aĉetis pli simplan fotilon, nur por registri miajn vojaĝojn kaj aliajn gravajn momentojn, sed mi vere malŝatis la kvaliton de ĝia sensilo, kaj ekde mia transloĝiĝo al Ĉinio mi preferis uzi mian poŝtelefonon, kaj tiun fotilon mi donacis al mia filino por ke ŝi donu siajn unuajn paŝojn en fotado. En la belaj vidindejoj kiujn mi vizitis, tamen, mi ofte sopiris DSLR-fotilon kiu permesus al mi agordi ion por pli bone kapti miajn sentojn kaj vidpunktojn pri la loko.


Akvolilioj en Badachu-parko de Pekino


En Ĉinio mi iom post iom perdis la timon iri surstrate kun valoraĵoj: almenaŭ en Pekino estas sekure iri surstrate, eĉ sola dum frumateno. En ĉinaj parkoj oni ofte vidas homojn fotante, multaj el ili per multkostaj fotiloj kaj lensoj. Dum pluraj jaroj en Ĉinio mi diversfoje vizitis belegajn lokojn kaj estis mirigita de belaj pejzaĝoj kaj neatenditaj eltrovaĵoj.


Samtempe mi reakiris alian kutimon de mia juneco: esplori arbarojn. Dum infaneco mi ŝatis promeni en arbaroj kun miaj familianoj, kaj dum adoleskeco mi kaj kelkaj aliaj junuloj, sub gvido de trejnisto, ĉiusabate iris en arbaron por ekzerciĝi kaj samtempe lerni pri la naturo. En Ĉinio mi ofte arbarumas sole tra pejzaĝoj mirindaj, kaj mi ofte renkontas insektojn, mamulojn kaj birdojn dumvoje. Tiuj mirindaĵoj ankaŭ instigis min daŭrigi mian esploradon pri fotado, kaj iom post iom mi rekomencis kreive esplori la foteblojn de mia poŝtelefono kaj poste iomete redakti la fotojn hejme. Foje mi sentis min limigita de poŝtelefona kamerao, sed rezistis aĉeti fotilon.


Lotusa Monto, en Pekino, fotita ĉi-jare: la belaj pejzaĝoj de Ĉinio instigis min praktiki fotadon.


Ĉi-jare venis la pandemio pri KOVIM-19, kaj en februaro, kiam ĉiuj en la mondo atentis pri Ĉinio, mi flugis al Ĉinio kaj havis unikan sperton: flughaveno malplena, silentaj aŭtovojoj sen aŭtoj, stratoj dezertaj, metrostacioj kun pli da funkciuloj ol pasaĝeroj, vere neimagebla sceno en unu el la ĉefaj metropoloj de la mondo. Mi tiam bedaŭregis pro manko de altkvalita fotilo por registri tiun historian momenton.


Sekve iom post iom vivo renormaliĝis, sed turismejoj estis malplenaj, mankis turistoj, venis printempo kaj mi unuafoje sukcesis promeni inter sakuroj de Yuyuantan-parko sen ĝenato de grandega amaso da turistoj. Tiom da unikaj momentoj por fotado kaj mi nur kun poŝtelefono. Post la sakursezono mi iris al Parfumaj Montetoj dum iu semajnfino kaj tie finfine iu nova amiko konvinkis min aĉeti fotilon. Tiu nova amiko estas abelo kiun mi fotadis dum longa tempo, dum ĝi estis “naĝanta” en poleno de floro. Abeloj estis ĉiam inter miaj plej ŝatataj temoj en fotado, sed neniam antaŭe mi trovis abelon tiom aminda, kiu kvazaŭ pozis por mi. Unu el la fotoj rezultis belega kaj fariĝis mia plej ŝatata, sed mi samtempe bedaŭras pro tio, ke ĝia rezolucio ne estas tiom alta kia ĝi povus esti, se mi estus uzinta pli altnivelan fotilon.


La abelo kiu konvinkis min aĉeti fotilon, fotita ĉi-jare en Xiangshan-arbaro (jes, tiu foto estis farita per poŝtelefono).


En la sekva semajno, jen alia okazaĵo: pro la pandemio, la homaro izoliĝis hejme, sekve multaj firmaoj elektis portempe provizi senpagajn servojn al ili, kaj Nikon donis al mi la eblecon senpage partopreni ĝiajn retajn kursojn pri fotado, kaj tiel mi finis kursojn pri fotado de pejzaĝoj kaj pri mikrofotografio. Samtempe mi komencis priesplori fotilojn aĉeteblajn, kaj finfine elektis Nikon D3500, kiu estas bonpreza, taŭga por miaj bezonoj, kaj relative malgranda kaj malpeza, sekve tre taŭga por kunporti kun mi en arbarojn.


Kiam mi rekomencis fotadi per DSLR-fotilo estis jam la unua datreveno de la forpaso de mia patro, sed nur antaŭ kelkaj tagoj mi ekkomprenis, ke tio ne estis koincido: en 2010 fotado estis mia terapio post fino de amrilato.


Drakŝipo sur Kunming-lago, en Somera Palaco de Pekino.


Mi pasigis la finon de printempo kaj la tutan someron fotante Pekinon en tiu ĉi nekutima jaro. Sen amaso da turistoj en parkoj kaj vidindejoj, bestoj estis pli facile troveblaj, kelkaj eĉ alproksimiĝis al mi. Antaŭe mia vojo en fotado ne estis tre klara, mi ne sciis pri kia fotado mi ŝatus specialiĝi, sed nun estas klare, ke mi aparte interesiĝas pri pejzaĝoj kaj mikrofotografio, kiuj kongruas kun mia irado tra arbaroj. Por verki tiun ĉi artikolon, mi decidis viziti mian malnovan fotoalbumon ĉe Flickr kaj kontroli fotojn de mi faritaj antaŭ jardeko, kaj mi surprize konstatis, ke jam en tiu epoko mi faris multajn fotojn pri insektoj kaj naturo. Mi ankaŭ klare vidis kiom multe mi evoluis en fotado kaj retrovis kelkajn bonajn fotojn de mi faritaj en tiu epoko, kiujn mi prezentis kune kun tiu ĉi artikolo sen ajna modifo, sed mi nuntempe redaktus ilin alimaniere.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments