El Popola Ĉinio>头条新闻>

Alt-teknikoj en ĉi-jara Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj

| 2020-09-03
Bookmark and Share

En la 4-a de septembro en Pekino okazos la Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj kun la temo “Tutgloba Servo, Komuna Prospero” . La foiro, celante starigi informan platformon por ekspozicio, internacia forumo kaj komerca intertraktado, jam fariĝis la monde plej grandskala ekspozicio kaj influa ekspozicio en la kampo de serva komerco. Ĝis la 30-a de aŭgusto, al la foiro sinanoncis 17 158 kompanioj, inter kiuj 2 266 starigos standojn surloke, 4 729 surrete kaj 10 163 partoprenos kiel klientoj.


Laŭraporte, alt-teknikaj produktoj estas ĉefa brila punkto de la ĉi-jara foiro.


Patrolado de robotoj dum 24 horoj


Kvar ANDI-robotoj, esploritaj kaj produktitaj de la kompanio DALU Robotech, alterne patrolos en difinitaj zonoj de la foiro tuttage. Laŭ raporto, tiuj robotoj havas plurajn funkciojn, inkluzive de alt-klareca monitoro, nokta patrolado, vizaĝ-rekono, kontrolo per varm-induktilo, ekzameno pri malutila gaso, kontrolo pri korp-temperaturo kaj distingoj pri surportado de masko, batiĝo kaj pri tio, ĉu iu estas en nigra listo.

 

Robotoj por patrolado

 

Roboto preparas kafon


Per siaj du brakoj, roboto pri kafofarado povas fari kafon en 3 minutoj kaj 8 sekundoj.

 

Roboto faras kafon.

 

Sinkrona koncerto en diversaj lokoj prezentota per 5G-tekniko


En la foiro oni povos sperti plur-interagajn teknikojn. La kompanio China Mobile montros fotadon kaj interagon kun virtualaj homoj, sinkronan koncerton en diversaj lokoj kaj viziton de holografia muzeo.


Senŝofora aŭto


Unu el la brilaj punktoj de la foiro estas senŝofora aŭto. Ses tiaj aŭtoj, inkluzive de tri aŭtobusoj kaj tri kunhavaj limuzinoj, daŭre veturos en la ekspoziciejo por servi al vizitantoj.


Foiro okazigota surloke kaj surrete  


Dank' al la helpo de teknikoj, inkluzive de artefarita inteligenteco, granda datumaro kaj 5G, partoprenantoj povos viziti 3D-ekspozicion, rete plenumi intertraktadon kaj subskribi kontrakton.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments