El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

Guizhou de Ĉinio: Kia estas kunfandiĝo de argilaĵo kaj arkitekturo?

| 2020-09-01
Bookmark and Share

1126430814_15987675836421n.jpg


30-jara Huang Jiansong estas metiisto pri argilaĵoj en Anshun-urbo de Guizhou-provinco, sudokcidenta Ĉinio, kaj li diplomiĝis de la fako pri ceramika dezajno de profesia kolegio pri artoj kaj metioj en Hunan-provinco. Kiam li observadis lokajn pejzaĝojn por akiri inspiron, li ekhavis la penson fari tradiciajn loĝejojn el argilo. Do li komencis fari argilajn dometojn laǔ la origina aspekto de sia propra malnova domo kaj samtempe aldonis al la faraĵoj karakterojn de antikvaj fortikaĵoj de Anshun. Li ankaǔ faris malgrandajn objektojn el argilo por dekoracii la korton.








En 2018, li faris seriajn filmetojn pri siaj verkoj kaj rete publikigis ilin, kiuj allogis multajn retumantojn. Ĝis nun ili jam estis spektitaj je pli ol 100 milionoj da fojoj. Retumantoj komentis sub la filmetoj, ke tiuj verkoj rememorigis al ili hejmlokon kaj revenigis al ili infanecon. Huang Jiansong esperas, ke liaj verkoj ne nur vekos sopiron de homoj al hejmloko, sed ankaŭ kontribuos por heredigo de argila metiarto kaj tradicia ĉina arkitekturo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments