El Popola Ĉinio>头条新闻>

CSCEC lanĉis Malferman Tagon surrete kun la temo "Atesti Feliĉon"

| 2020-08-31
Bookmark and Share


La 27an de aŭgusto, 2020, Ĉina Ŝtata Korporacio pri Konstruado kaj Inĝenierio (angle CSCEC) lanĉis en Pekino surretan Malferman Tagon kun la temo "Atesti Feliĉon".


En la lanĉa ceremonio, estis prezentitaj la ĉeftema filmo Atesti Feliĉon, reklam-filmo CSCEC Surrete kaj aliaj kvar rilataj videoj. Inter ili, Ĉina Rapideco kaj Monda Miraklo montras kiel CSCEC rapide konstruis du portempajn hospitalojn, respektive en 10 kaj 12 tagoj, por kuraci infektitojn de KOVIM-19; la Nova Miraklo en Egiptio prezentas la konstruadon de la Centra Komerca Distrikto, fare de CSCEC, en la nova ĉefurbo de la lando; la Helpo al Kamparanoj en Gansu priskribas ke CSCEC, kiel respondeca korporacio, enspezigis lokajn kamparanojn per sia unika maniero kaj la Avangardo de Inteligent-ekonomio enfokusigas la klopodojn de la kompanio por nov-infrastrukturo.


La Malferma Tago, kun pli ol 40 programeroj, okazos en 29 urboj de 14 landoj dum 3 monatoj. Per tiuj eventoj oni povos pli bone koni, kiel la kompanio kontribuis al la ŝtata kampanjo de malriĉeco-eliro kaj al la batalo kontraŭ KOVIM-19, kaj kiel ĝiaj ĉinaj kaj alilandaj dungitoj kunklopodis por krei belan vivon.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments