【E-radio】 Intertraktantoj pri komerco de Ĉinio kaj Usono babilis per telefono

| 2020-08-31
Bookmark and Share



Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– TikTok komencis proceson kontraŭ registaro de Trump.

– Miljaraj mjaŭaj kantoj estas daŭre aŭskultataj en pitoreskejoj de Chongqing.

– Intertraktantoj pri komerco de Ĉinio kaj Usono babilis per telefono.

– Tramo kun alta kapacito ekfunkcios en Ĉinio.

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– TikTok komencis proceson kontraŭ registaro de Trump.


La 24-an de aŭgusto la kompanio TikTok oficiale prezentis akton de plendo al la tribunalo de federacia distrikto de Usono, akuzante la usonan registaron pri kontraŭleĝa administra ordono al la kompanio TikTok kaj ĝia patra kompanio Bytedance. La 6an de aŭgusto usona prezidento Trump subskribis administran ordonon, laŭ kiu TikTok minacas la nacian sekurecon de Usono.

 

– Miljaraj mjaŭaj kantoj estas daŭre aŭskultataj en pitoreskejoj de Chongqing.

 

Kiel fonto de mjaǔ-aj folkloraj kantoj, Anzi-urbeto, en la urbo Chongqing de Ĉinio, bone konservas mjaǔ-ajn kantojn kaj kulturon. Anzi-aj mjaǔ-aj kantoj enlisitiĝis kiel nemateria kultura heredaĵo de Chongqing en 2007 kaj kiel reprezenta programo de nemateria kultura heredaĵo de Ĉinio en 2014. Tiuj kantoj daŭre eĥas tra valoj, riveroj kaj aliaj pitoreskejoj de Anzi-urbeto.

 

– Intertraktantoj pri komerco de Ĉinio kaj Usono babilis per telefono.

 

La 25-an de aŭgusto, reprezentantoj de Ĉinio kaj Usono havis konstruivan telefonan dialogon pri temoj kiel plifortigo de kunordigo de makroekonomiaj politikoj kaj efektivigo de la unua fazo de ĉin-usona ekonomia kaj komerca interkonsento. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke necesas plifortigi reciprokajn fidon kaj respekton inter landoj de la mondo per la vasta uzo de dialogo kaj intertraktado.

 

– Tramo kun alta kapacito ekfunkcios en Ĉinio.

 

La 22-an de aǔgusto ĉina lokomotiva kompanio CRRC prezentis tramon uzotan en la flughaveno Changshui de la urbo Kunming, en Yunnan-provinco de Ĉinio. La tramo kun 7 vagonoj povas enteni 500 homojn kaj fini ŝargadon de siaj altkapacitaj baterioj dum 30-sekunda halto ĉe stacio. Plenŝargite, ĝi povas veturi 5 kilometrojn sur rekta kaj glata vojo, kun la plej alta rapideco de 70 kilometroj pohore.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments