El Popola Ĉinio>Naturo kaj Mediprotektado>Amikoj de la Naturo>

Forigi herbojn per anseroj! Ĉu vi kredas?

| 2020-08-28
Bookmark and Share


Kontraǔdezerta industria ĝardeno kunlabore starigita de Ĉinio kaj Israelo situas en la dezerto Ulaanbuh ĉe la urbo Bayannur, okcidente de Interna Mongolio de Ĉinio. Ĝi celas antaǔenpuŝi kunfandiĝon de regado al dezerto kaj disvolvado de mediamika agrikulturo. En la ĝardeno 50 hektaroj da fruktarboj sane kreskas, sed amaso da herboj ĝenas ilian kreskadon. En la lastaj monatoj, la ĝardeno prove venigis 2 mil anserojn por formanĝi la herbojn, kaj tio havas neatendite bonan efikon.


Laǔ diskonigoj de laborantoj, pro izoleco de la ĝardeno, dungado de herb-forigaj laboristoj estas malfacila kaj multe kosta. Por solvi la problemon, fine de majo ĉi-jare la ĝardeno venigis 2 mil anserojn por formanĝi herbojn. Tio ne nur ŝparis homfortan elspezon je ĉirkaǔ 250 mil juanoj (ĉ. 36 mil usonaj dolaroj), sed ankaǔ fekundigis la teron per anseraj fekaĵoj. En oktobro, la anseroj povos esti forvenditaj kontraǔ 150 juanoj por unu, entute 300 mil juanoj (ĉ. 43 mil usonaj dolaroj).


La modelo forigi herbojn per anseroj povas ne nur efektivigi ekomedian regadon, sed ankaǔ altigi enspezon. Tio estas efika provo por regi dezerton.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments