El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Recenzo: Vaganto, la unua albumo de TIM

| 2020-08-28
Bookmark and Share



TIM, arta nomo de Thimoty Gallego Pineda, li estas muzikisto el Cali, Kolombio, nuntempe vivanta en Berlino, Germanio. Ekde pasintjara IJK en Badajoz, Hispanio, li rapide famiĝis en Esperantujo kaj estis invitita por koncerti en JES, okazinta en Pollando fine de la jaro. En la ĉijara reta IJK, li koncertis antaŭ internacia publiko kaj ricevis demandojn pri albumo, ĉar homoj vere ŝatas lian muzikon. Mi mem aŭdis pri li kelkfoje ekde la pasinta jaro, sed bezonis atendi ĉijaran IJK-n por unuafoje aŭdi lian muzikon.


Por kontentigi la petojn de homoj pri albumo, TIM, sub instigo de Vinilkosmo, komencis sindediĉi al produktado de albumeto, registrita en lia hejma studio en Berlino kaj ĵus publikigita sub la nomo Vaganto.


Kial lia muziko tiom furoras en Esperantujo? Aŭskultu ĝin (eblas senpage aŭskulti pecetojn de liaj kantoj ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/pop-rock-hip-hop-electro/tim/1-vaganto.html) kaj vi komprenos: TIM estas vere talenta kaj havas belegan voĉon. Kelkaj homoj eble konsideras lian muzikon iusence banala, sed ĝi sendube alportas unikan ĝojon kaj trankvilon al la aŭskultanto. Tamen plej grave estas tio, ke TIM kantas per sia koro.


Vaganto estis lanĉita en la 24-a de aŭgusto, antaŭtago de Ĉina Qixi-festo, ĝustatempe por ebligi al multaj paroj pasigi tiun tagon aŭskultante ĝin por unua fojo: la kantoj temas pri amo, vivospertoj kaj libereco, kaj la melodioj invitas al kunĝuado kun amata homo.


TIM faris grandegan laboron por tiu albumeto: krom esti aŭtoro kaj komponisto, li ankaŭ respondecas pri voĉo, gitaroj, klavaro, drum-maŝino kaj muzikaranĝoj. La nura gastmuzikisto estas la basgitaristo Jesper Björkbom.


La unua kanto, “Ŝia Reveno”, estas unu el liaj plej konataj, kaj temas pri revado pri reveno de amatino. Ĝi komencas iom melankolie per voĉo kaj gitaro, poste aliaj muzikiloj aldonas gajecon al la kanzono.


“Ni”, la dua kanto, temas pri la timoj kaj hezitoj kiuj aperas kune kun amo. La melodio kaj ĉefe la kantado de TIM estas aparte belaj.


Sekve venas “Vaganto”, kiu donas nomon al la albumeto. Ĝi estas inspiriga instrumenta kanzono, do preferinde aŭskultu ĝin atente kaj lasu ĝin gvidi viajn pensojn.


“Ni Ne Estas Ni” estas tre filozofia nomo por kanzono, kiu tamen ne estas tiom filozofia kiel la titolo sugestas. Sed ĝi plaĉas al oreloj.


La sekva kanto estas “Sen Antaŭjuĝoj”, temas pri temo grava en nia epoko: kiom oni devas sin lasi gvidi de alies opinioj? Alia forta punkto de tiu ĉi kanto estas la gitarludado.


“Alia Tago” estas la lasta kanto, kaj ankaŭ ĝi estas tre konata de la Esperanta publiko. Ĝi donas bonan fermon al la albumeto kaj lasas la aŭskultanto kun tiu sento, ke Vaganto estas nur gustumado de muzikprojekto kiun TIM disvolvos dum la sekvaj jaroj.


La muziko de TIM estas unu el tiuj agrablaj novaĵoj kiuj foje aperas en Esperantujo. Eblas aĉeti tiun ĉi albumeton en la retejo de Vinilkosmo https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/pop-rock-hip-hop-electro/tim/1-vaganto.html.


Membroj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas aŭskulti Vaganto kaj la tuta katalogo de Vinilkosmo sen aldona pago: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments